Santovenia (Zamora)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santovenia
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49750
Demografio
Loĝantaro 243  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 53′ N, 5° 43′ U (mapo)41.878611111111-5.7091666666667Koordinatoj: 41° 53′ N, 5° 43′ U (mapo) [+]
Alto 708 m [+]
Areo 32,86 km² (3 286 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santovenia (Provinco Zamoro)
Santovenia (Provinco Zamoro)
DEC
Santovenia
Santovenia
Situo de Santovenia
Santovenia (Hispanio)
Santovenia (Hispanio)
DEC
Santovenia
Santovenia
Situo de Santovenia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santovenia [+]
vdr

Santovenia [santoBEnja] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Santovenia estas etimologie tradukebla al Sankta Eŭgena, nome aludo al sanktulino.

Fontano kaj brutotrinkejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 32,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 235 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 51 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Granja de Moreruela kaj Villaveza del Agua, kaj estas proksime al la Lagetoj de Villafáfila, interesega natura loko agnoskita kiel Natura Rezervejo.​

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado kaj de romianoj, visigotoj ktp.; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej fruaj mencijo estas de 1143 kaj 1167. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]