Oencia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sanvitul)
Oencia
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 24566
Demografio
Loĝantaro 284  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 6° 58′ U (mapo)42.546388888889-6.9705555555556Koordinatoj: 42° 33′ N, 6° 58′ U (mapo) [+]
Alto 848 m [+]
Areo 97,74 km² (9 774 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Oencia (Provinco Leono)
Oencia (Provinco Leono)
DEC
Oencia
Oencia
Situo de Oencia
Oencia (Hispanio)
Oencia (Hispanio)
DEC
Oencia
Oencia
Situo de Oencia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oencia [+]
vdr

Oencia [oENzja] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, kaj ĉefe la galegan.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Sonorilturo de la preĝejo de Oencia.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arnadelo, Arnado, Castropetre, Gestoso, Leiroso, Lusio, Oencia, Sanvitul kaj Villarrubín, okupas totalan areon de 98,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 273 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 300 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 169 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj. Dum la Dua Mondmilito okazis minimpeto de volframo necesega por la batalantaj landoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo, brutobredado kaj minado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]