Sanxingdui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sanxingdui (ĉine 三星堆 pinjine Sānxīngduī –laŭlitere tristela holmo) estas la nomo de arkeologia loko kaj pli frue nekonata bronzepoka kulturo, por kiu estas ties tipa loko. Sanxingdui estas nun supozata loko de granda antikva ĉina urbo en la nuna Siĉuano, Ĉinio. Tiu bronzepoka kulturo estis malkovrita unuafoje en 1929 kaj re-malkovrita en 1986, kiam arkeologoj elfosis rimarkindajn artefaktojn, kies radiokarbonaj analizoj datigis ilin je la 12-11-a jarcentoj a.K. La kulturo, kiu produktis tiujn artefaktojn nun estas konata kiel la Sanxingdui-kulturo kaj arkeologoj identigis ĝin kun antikva regno de Ŝu. La artefaktoj estas montrataj en la Sanxingdui-Muzeo, kiu situas proksime al la urbo de Guanghan.

La malkovro ĉe Sanxingdui, tiel kiel aliaj malkovroj kiel la Xingan-tomboj en Jiangxi, defias la tradician penson pri disvastiĝo de la ĉina civilizacio disde la centra ebenaĵo de la Flava rivero kaj ĉinaj arkeologoj komencis verki pri "multnombraj centroj de novigo kune praa al la ĉina civilizo.”

Fono[redakti | redakti fonton]

Granda bronza kapo kun elstarantaj okuloj supozata bildigo de Cancong, la duon-legenda unua reĝo de Ŝu.

Multaj ĉinaj arkeologoj identigis la Sanxingdui-kulturon kiel parton de la praa regno de Ŝu, ligante la artefaktojn trovitajn en la loko al ties fruaj legendaj reĝoj. Referencoj al Ŝu-regno, kiuj povas fidinde esti dateblaj al ties frua periodo en ĉinaj historiaj registroj estas malabundaj (mencias gxin en Ŝiĝi kaj Ŝuĝing kiel aliancanon de Ĵu, kiu venkis Ŝang), sed raportoj pri legendaj reĝoj de Ŝu eble troviĝas en lokaj jarlibroj.

Laŭ la Kronikoj de Huajang kompilitaj en la Dinastio Jin (265-420), la Ŝu-regnon fondis Cancong (蠶 叢). Cancong estis priskribita kiel havanta elstarantajn okulojn, trajto, kiu estas trovita ĉe la figuroj de Sanxingdui. Aliaj okul-formaj objektoj estis ankaŭ trovitaj, kio povas sugesti adoradon de okuloj.

Aliaj regantoj menciitaj en Kronikoj de Huajang inkludas Boguan (柏 灌), Yufu (魚 鳧) kaj Duyu (杜宇). Multaj el la objektoj estas fiŝoj kaj birdo-formaj aĵoj, kaj ĉi tiuj estas eble totemoj de Boguan kaj Yufu (la nomo Yufu reale signifas fiŝ-kormorano) kaj la klano de Yufu la plej verŝajna asociebla kun Sanxingdui.

La plej freŝaj malkovroj ĉe Jinsha 40 km for de Sanxingdui havas proksiman ligon al la Sanxingdui-kulturo kaj gxi estas supozeble la translokigita ĉefurbo de la Ŝu-regno. Oni ankaŭ supozas, ke la Jinsha-ejo estis centro kaj ĉefurbo de la Duyu-klano.

La arĥeologiejo[redakti | redakti fonton]

La loko de Sanxingdui estas dividita je ofera zono, palaco, metiejoj kaj la loĝkvartalo.

La Sanxingdui-a arkeologia ejo situas proksimume 4 km nordoriente de Nanxing-urbo, Guanghan, Deyang, Siĉuano. La ejo estas mur-ĉirkaŭita urbo, apartenanta al la Sanxingdui-kulturo fondita ĉ. 1.600 a.K. La trapezoida urbo havas orientan muron de 2.000 m, sudan muron de 2.000 m, okcidentan muron de 1.600 m enhavante 3,6 km², simila en grando al la interna urbo de la Urbo Zhengzhou Shang.

La urbo estis konstruita sur la bordoj de la Yazi Rivero (ĉine: 涧河; pinjine: Jian Hé) kaj enfermis parton de ĝia alfluanto, Mamu-rivero, enen de la urbomuroj. La urbomuroj estis 40 m larĝaj ĉe la bazo kaj 20 m ĉe la pinto kaj variis en alto de 8-10 m. Ekzistis malgrandaj aroj de internaj muroj.

La muroj estis ĉirkaŭitaj de kanaloj 25-20 m larĝaj kaj 2-3 m profundaj. Tiuj kanaloj estis uzitaj por irigacio, enlanda navigado, defendo, kaj inundokontrolo. La urbo estis dividita en loĝdoma, industria kaj religia distriktoj organizitaj ĉirkaŭ la ĉefa centra akso. Apud tiu akso estis trovita plimulto de la kava entombigo, sur kvar terasoj. La strukturoj estis ligno-enkadrigitaj adobaj rektangulaj haloj. La plej granda estis kunvena halo de ĉirkaŭ 200 m².

Malkovro[redakti | redakti fonton]

En 1929, kamparano elterigis grandan kaŝitan stokon de jado-relikvoj dum fosis puton, multaj el kiuj trovis sian vojon tra la jaroj en la manojn de privataj kolektantoj. Generacioj de ĉinaj arkeologoj esploris la areon sen sukceso ĝis 1986, kiam laboristoj hazarde trovis oferajn kavojn enhavantaj milojn da oraj, bronzaj, jadaj kaj ceramikaj artefaktoj, kiuj estis rompitaj (eble rituale malfigurigitaj), bruligitaj kaj singarde entombigitaj. La unua ofera kavo estis trovita sur loko de la Lanxing Dua Brik-fabriko, la 18-an de julio, 1986. La dua ofera kavo estis malkovrita iom malpli ol monaton poste la 14-an de aŭgusto 1986 nur 20-30 metrojn disde la unua.

Bronzaj objektoj, trovitaj en la dua ofera kavo entenis virajn skulptaĵojn, besto-vizaĝajn skulptaĵojn, sonorilojn, ornamajn animalojn kiel drakojn, serpentojn, kokidojn, kaj birdojn kaj hakilojn. Tabloj, maskoj kaj zonoj estis kelkaj el la trovitaj objektoj faritaj el oro, dum objektoj faritaj el jado inkludas hakilojn, tabelojn, ringojn, tranĉilojn kaj tubojn. Ekzistis ankaŭ granda kvanto de eburo kaj konkoj. Esploristoj miregis trovante artan stilon, kiu estis tute nekonata en la historio de ĉina arto, kies bazo estis la historio kaj artefaktoj de civilizo(j) de la Flava Rivero.

Ĉiuj Sanxingdui-malkovroj vekis sciencan intereson, sed la bronzoj estis kiuj ekscitis la mondon. Task Rosen de la Brita Muzeo konsideris ilin pli elstaraj ol la terakota armeo en Xi'an. La unuaj ekspozicioj de Sanxingdui-bronzoj estis okazigitaj en Pekino (1987, 1990) kaj la Olimpika Muzeo en Laŭzano (1993). Sanxingdui-ekspoziciaĵoj vojaĝis tutmonde kaj biletoj estis elvenditaj ĉie; de la Hybary Arts Museum en Munkeno (1995), la svisa Nacia Muzeo en Zuriko (1996), la Brita Muzeo en Londono (1996), la Nacia Muzeo de Danio en Kopenhago (1997), la Solomon R. Guggenheim Museum en Novjorko (1998), pluraj muzeoj en Japanio (1998), la Nacia Palac-muzeo en Tajpeo (1999), al la Muzeo de Aziaj Civilizacioj en Singapuro (2007).

Tamen, malgraŭ la intereso pri la fositaj trovaĵoj, la ejo mem suferis pro inundado kaj poluo, kaj estis tial inkludita en la „1996 World Monuments Watch” fare de la „World Monuments Fund”. Por konservado de la ejo, financadon ofertis American Express por konstrui protektan digon. En 1997, la Sanxingdui-Muzeo malfermiĝis proksime de la origina arkeologiejo.

Sanxingdui-kulturo[redakti | redakti fonton]

Bronza arbo el Sanxingdui.
Larĝa jada ĵang-klingo. Sanxingdui-Muzeo. Longo 54 cm.

La ejo de la Sanxingdui-kulturo estas dividebla historie je pluraj fazoj. La Sanxingdui-kulturo, kiu respondas al periodoj II - III de la ejo, estis mistera civilizacio en suda Ĉinio. Tiu kulturo estas samtempa kun la Dinastio Shang, tamen ili evoluigis malsaman metodon de bronzo-farado disde tiu de la Shang. La unua fazo kiu respondas al periodo I de la ejo apartenas al la Baodun-kulturo, kaj la fin-faza (periodo IV) kulturo kunfandis kun kulturoj de Ba kaj Ĉu. La Sanxingdui-kulturo finiĝis aŭ kiel rezulto de naturaj katastrofoj (indico de amasa inundo estis trovitaj) aŭ invado de malsama kulturo.

La kulturo estis forta centra teokratio kun komercaj ligoj al bronzo de Yin kaj eburo de Sudorienta Azio. Tiaj indicoj de sendependaj kulturoj en malsamaj regionoj de Ĉinio defias la tradician teorion, ke la Flava Rivero estis la sola "lulilo de la ĉina civilizo."

Metalurgio[redakti | redakti fonton]

Tiu antikva kulturo havis bone evoluintan bronzan gisadan kulturon, kiu permesis la pretigon de multaj imponaj objektoj, ekzemple, la plej malnovan vivo-grandan starantan homan statuon (260 & nbsp; cm alta, 180 & nbsp; kg), kaj bronzan arbon kun birdoj, floroj kaj ornamaĵoj (396 & nbsp; cm), kiujn kelkaj identigis kiel reprezentoj de la fusang-arbo de la ĉina mitologio.

La plej elokventaj trovaĵoj estis dekoj da grandaj bronzaj maskoj kaj kapoj (almenaŭ ses per orfoliaj maskoj originale alkroĉitaj) reprezentitaj kun angulaj homaj trajtoj, troigitaj migdalformaj okuloj, iuj kun elstarantaj pupiloj, kaj grandaj supraj oreloj. Multaj Sanxingdui-aj bronzaj vizaĝoj havis postsignojn de farbigaĵo: nigro sur misproporcie grandaj okuloj kaj brovoj, kaj cinabrio sur la lipoj, nazo kaj orel-truoj. Bazita sur la dezajno de ĉi tiuj kapoj, arkeologoj supozas, ke ili estis muntitaj sur lignaj apogoj aŭ totemoj, eble vestitaj en vestaĵoj.

La ŝi estis ĝenerale proksima, juna parenco, kiu portis kostumon (eble inkluzive maskon) reproduktinta la trajtojn de la mortinto. La ŝi estis imitisto, t.e., persono funkcianta kiel memorigilo de la praulo, al kiu ofero estis proponita. Dum tia ceremonio, la imitisto estis multe pli ol aktoro en dramo. Kvankam la preciza signifo eble estis malsama, la grupo de Sanxingdui-aj maskitaj figuroj en bronzo ĉiuj havas la karakteron de imitisto. Verŝajne la maskoj estis uzitaj por imiti kaj identigi al iaj supernaturaj estaĵoj por realigi iun komunan bonon.

Alia sciencisto komparas tiujn "ŝvel-okulajn, grand-orelajn bronzajn kapojn kaj maskojn" kun "okul-idoloj" (skulpturoj kun grandaj okuloj kaj malfermita buŝo desegnita por indukti halucinojn) en dukamera hipotezo de Julian Jaynes; kaj proponas, "Eblas ke sudaj ĉinaj imitistoj portis tiujn hipnotajn bronzajn maskojn, rikure reprezentanta la spiriton de mortinta praulo per masko, kiu reprezentas vizaĝon maskitan per masko."

Aliaj bronzaj artefaktoj inkludas birdojn kun aglo-similaj bekoj, tigrojn, grandna serpenton, zoomorfajn maskojn, sonorilojn, kaj kio ŝajnas esti bronza spoka rado, sed estas pli verŝajna nur dekoracio el antikva ŝildo. Krom bronzo, Sanxingdui-trovitaĵoj inkludas jadajn artefaktojn koherajn kun antaŭaj ĉinaj neolitikaj kulturoj, kiel ekzemple Cong kaj Ĵang.

Kosmologio[redakti | redakti fonton]

Jam en la neolitiko, la ĉinoj identigis la kvar kvadrantojn de la ĉielo kun bestoj: Azura drako de la oriento, Vermiljona birdo de la sudo (cinabra), Blanka tigro de la okcidento kaj Nigra testudo de la nordo (tiu lasta estis ofte figurigita kun serpento). Ĉiu de tiuj Kvar simboloj (ĉina konstelacio) estis asociita kun konstelacio videbla en la koncerna sezono: la drako en la printempo, la birdo en la somero, ktp. Ĉar tiuj kvar bestoj - birdoj, drakoj, serpentoj kaj tigroj - superregas la trovitajn objektojn ĉe Sanxingdui, la bronzaj objektoj povas reprezenti la universon. Ne estas klare, ĉu ili formis parton de ritaj okazaĵoj por komuniki kun la spiritoj de la universo (aŭ spiritoj de antaŭuloj). Ĉar neniuj skribaj registroj ekzistas, estas malfacile determini intencitan uzon de la trovitaj objektoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]