Sanzoles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanzoles
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49152
Demografio
Loĝantaro 471  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 5° 34′ U (mapo)41.432222222222-5.5669444444444Koordinatoj: 41° 26′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 711 m [+]
Areo 25,66 km² (2 566 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sanzoles (Provinco Zamoro)
Sanzoles (Provinco Zamoro)
DEC
Sanzoles
Sanzoles
Situo de Sanzoles
Sanzoles (Hispanio)
Sanzoles (Hispanio)
DEC
Sanzoles
Sanzoles
Situo de Sanzoles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sanzoles [+]
vdr

Sanzoles estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Sanzoles estas rilatebla etimologie al Sankta Zoilo de Kordovo, kiel ebla nomigo fare de kordovaj mozaraboj kiuj venis reloĝadi laŭ la Jakoba Vojo kaj helpitaj de la reĝo de la Regno Leono.

Preĝejo.
Popola rolulo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la ĉefa loĝloko kaj Valdemimbre (aŭ Dehesa de Valdemimbre) , okupas totalan areon de 25,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 471 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 18 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Madridanos, sude kun El Piñero, oriente kun Toro kaj Venialbo, kaj okcidente kun Moraleja del Vino kaj Gema.

Estas antaŭaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (preĝejo, vinkeloj, popola arkitekturo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]