Sara Blakely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sara Blakely
Persona informo
Naskonomo Sara Treleaven Blakely
Naskiĝo 27-an de februaro 1971 (1971-02-27) (53-jaraĝa)
en Klarakvo
Loĝloko KlarakvoOrlandoAtlanta
Ŝtataneco Usono
Alma mater Florida Ŝtata Universitato • Clearwater High School
Familio
Edz(in)o Jesse Itzler
Infanoj 4
Okupo
Okupo entreprenisto • staranta komikisto • mecenato
Verkoj The Rebel Billionaire: Branson's Quest for the Best
American Inventor
vdr

Sara Blakely (naskiĝis la 27-an de februaro, 1971 en Clearwater, Florido) estas usona komercistino kaj fondinto de Spanx, mult-milion-dolara subvestaĵa entrepreno. Ŝi estis en 2012 la plej juna virina, mematingita miliardulo de la mondo. En 2012, ŝi aperis sur listo Time 100, ĉiujara listo de la 100 plej influaj personoj de la mondo, kompilita laŭ Time.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro estis advokato, la patrino artisto. Ŝi laboris post sensukcesaj por-universitataj ekzamenoj en la amuzparko de Walt Disney, poste ŝi vendis faks-maŝinojn de firmao Danka, per rekta, alporda metodo. Ŝi estis tiel sukcesa, ke ŝi iĝis en aĝo de 25 jam trejnisto de la vendistoj. Ĉar oni altrudis la vestadon kun kalsonŝtrumpoj dum la varmega florida klimato, sed ŝi ne ŝatis tion pro portado de malfermitaj ŝuoj, ŝi detranĉis finon de la kalŝonŝtrumpetoj. Ŝi taksis bona, ke la kalsonŝtrumpoj donas bonan formon de sia korpo (staturo), sed estis neagrabla, ke la ne-prilaboritaj finoj de la detranĉitaj ŝtrumpoj rolis sur sia gambo.

La sukceso[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekis la entreprenon per 5000 usonaj dolaroj pro trovi la komfortan, porteblan korpoformigan subvestaĵon. Post pluraj rifuzoj, ŝi trovis partneron je la nord-karolina entrepreno Acme-McCarry, kiu eĉ hodiaŭ (2012) produktas la kotonajn randojn de la ŝtrumpo. Ŝi eĉ mem verkis peton je patento laŭ teksta libro de Barnes & Noble kaj elektis la kompanian nomon Spanx. Ŝi sukcesis konvinki pri vendado de la produkto la vendoĉenojn Neiman-Marcus, Bloomingdales, Saks, Bergdorf Goodman. En novembro de 2000, Oprah Winfrey nomis Spanx ŝian favoratan produkton de la jaro kaj la vendado ekimpetis. Blakely forlasis Danka. Spanx havis 4-milionan (USD) enspezon en la unua jaro kaj 10 milionojn en la dua jaro. En 2001, ŝi signis kontrakton kun QVC, tele-aĉeta televida kanalo, kie ŝi vendis 8.000 parojn en la unua ses minutoj.

Bonagado[redakti | redakti fonton]

En 2006, Blakely fondis Sara Blakely Foundation por helpi virinojn per edukado kaj pri-entreprena trejnado. Blakely aperis en la The Oprah Winfrey Show en 2006 kaj donacis unu milionon da USD al la Oprah Winfrey's Leadership Academy. En 2013 Blakely aliĝis al la Giving Pledge, promeso de mult-miliarduloj Bill Gates kaj Warren Buffett, kiuj deklaris, ke ili donas mimimume duonon de siaj riĉaĵoj por bonagado. Ŝi estas la unua virina miliardulo, ki aliĝis.