Sarah Bernhardt
Sarah BERNHARDT, origine: Marie Henriette Rosine BERNARD (naskiĝis la 22-an de oktobro 1844 en Parizo, mortis la 26-an de marto 1923 samloke) estis franca aktorino. Ŝi estis unu el la plej konataj aktorinoj de la 19-a kaj de la frua 20-a jarcento.
Vivo
Sarah Bernhardt naskiĝis en Parizo la 22-an de oktobro 1844. Ŝi estis la filino de Julie Bernardt, juda nederlandanino. Ĝis ŝia oka vivojaro ŝi vivis kun gvardistino, sekve en internlernejo kaj dekjaraĝa ŝi eniris monaĥinan lernejon en Versajlo. Sian patron ŝi neniam ekkonis kaj ŝia patrino prostituis sin kaj ne vere okupiĝis pri la infano.
Edukado kaj unuaj roloj
Duc de Morny, duonfrato de Napoleono la 3-a kaj la tiama amanto de ŝia patrino peris al la dekkvarjarulino edukadon al aktorino ĉe la Comédie-Française (franca komedio), kio estis privilegio. Kvar jarojn poste, nomante sin de tiam Sarah Bernhardt, ŝi ekaktoris en la titolrolo de Ifigenio de Racine. Sian teatran karieron ŝi komencis en la jaro 1862. Per ĉefroloj en teatraĵoj de Jean Racine (Phèdre) kaj Alexandre Dumas (La dame aŭ camélias) ŝi rapide famiĝis. La publikon ravis ŝia klara voĉo kaj ŝia temperamenta, pasia prezentado.
Patrineco
Jam post kelkaj monatoj ŝia kariero minacis fiaski: post disputo kun kolegino, Sarah estis maldungita kaj dum jaroj sukcesis ludi nur sensignifajn rolojn en malgrandaj teatrejoj. En 1864 naskiĝis ŝia filo Maurice en Parizo. Lia patro estis la belga princo Henri de Ligne, kiun ŝi ekkonis en Bruselo kaj kiu ja volis edziĝi al ŝi, kion kontraŭstaris tamen sukcese lia familio.
Sukceso
La unua granda sukceso okazis en la jaro 1868, kiam Sarah Bernhardt ludis ĉe Odéon, pariza teatrejo ĉe la Ĝardeno de Luksemburgio, rolon en Kean de Alexandre Dumas la pli aĝa.
En la francia-prusia milito de 1870/71, kiam ĉiuj teatrejoj estis fermitaj, ŝi flegis vunditojn. Post la milito ŝi rajtis reveni al la Comédie Française kaj komenciĝis rapida sukcesego. Jam tre baldaŭ ŝi estis la plej fama aktorino de sia tempo, festita en Francujo kiel „la voix d´or“ (la ora voĉo) aŭ „la divine“ (la dieca).
Kvankam ŝi en ĉiuj roloj uzis nur la francan lingvon, ŝi brilis ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj kaj en Usono. Eĉ akraj kritikoj kontraŭ ŝia "skandaleca" vivostilo (eksteredzeca filo kaj amaso da amantoj) ne malgrandigis ŝian famon. Kiam la unuaj mutfilmoj aperis, ŝi ankaŭ elprovis sin en tiu ĉi medio, sed ŝia mondo ĉiam restis la teatro.
Edzeco
En 1882 ŝi edziniĝis al juna oficisto de la greka ambasadejo, Jacques Damala. Li tiam taksis sin sufiĉe lerta kaj profesia por iĝi aktoro kaj sceneja partnero de sia konata edzino. Sarah malfermis por li propran teatrejon sub la gvidado de sia filo Maurice. Sed la entrepreno restis sensukcesa kaj baldaŭ bankrotis, unuflanke ĉar Damala pro sia greka akĉento sursceneje ridigis la publikon kaj aliflanke, ĉar li financis el la teatreja kaso sian pasion pri hazardludoj kaj sian dependecon je morfino. Jam en la jaro de la geedziĝo ili disiĝis, kaj post portempa maldisiĝo kaj denova disiĝo Damala mortis en 1889, 34-jaraĝa, pro sekvoj de la morfinkonsumo.
En la jaro 1905 ŝi serioze lezis sian gambon, kiu dek jarojn poste devis esti amputita. Malgraŭ ĉio ŝi ne interrompis sian karieron, kaj ŝi eĉ ne finis ĝin ekde kiam oni devis porti ŝin sur la scenejon, ĉar ŝi ne plu povis memstare iri. Lastfoje ŝi en 1922 aperis sursceneje. En 1923 ŝi mortis en Parizo.
Stelulino
Intertempe Sarah Bernhardt iĝis stelulino, adorata en la tuta Eŭropo kaj en Ameriko. Oni taksis ŝin ekscentra, trostreĉita kaj kaprica virino. Ŝi havis multajn amantojn, inter kiuj estis Charles Haas (priskribta de Marcel Proust en sia romano Serĉante la perditan tempon geschildert), la aktoro Mounet-Sully kaj la pentristo Gustave Doré. Bernardt kreis al si per sia ekscentreco publikan bildon: per varmaerbalono de Montgolfier, ŝi supreniris al la ĉielo de Francujo kaj vendigis fotojn sur kiuj ŝi kuŝas en ĉerko studante siajn rolojn aŭ dormante. Ŝia loĝejo estis hejmo al tuta menaĝerio de eŭropaj kaj ekzotaj bestoj.
Sarah Bernhardt dividis sian labortempon inter Parizo kaj longaj prezentadvojaĝoj[1]. Ŝia talento por emociiga aktorado ebligis al ŝi esti konvinka kiel granda tragediaktorino en klasikaj francaj dramoj, sed ankaŭ en modernaj teatraĵoj, kaj eĉ en viraj roloj, kiel ekzemple Hamleto. En sia hejmurbo ŝi gvidis plurajn teatrojn, en kiuj ŝi ankaŭ sursceniĝis, kiel ekzemple la teatro de nacioj, kiun ŝi alinomis al teatro Sarah Bernhardt, kaj kiuj ankoraŭ nuntempe nomiĝas tiel.
Krom aktorado Sarah Bernhardt verkis memorlibron (Mia duobla vivo) en 1907 kaj per ĝi inspiris multajn aliajn verkistojn, kiel ekzemple Marcel Proust en À la recherche du temps perdu (Serĉante la perditan tempon). Ŝi ankaŭ havis talenton pri pentrarto kaj skulptado.
Vundiĝo
Dum aktorado Bernhardt ofte devis fari saltojn kaj plurfoje falis sur la genuojn. En 1905 en Rio-de-Ĵanejro, dum prezentado de La Tosca de Victorien Sardou ŝi devis salti sursceneje de muro, falis sur najlon kaj grave vundis sian dekstran genuon. Sekve dum multaj jaroj ŝi suferis pro doloroj; evoluis osta tuberkulozo kaj gangreno, kaj fine en 1915 oni devis amputi sian dekstran gambon sub la kokso. Sed eĉ post tio ŝi ne forlasis sian laboron kaj aktoris side; ŝi rifuzis porti protezan gambon.
En 1906 ŝi iĝis profesorino ĉe la pariza konservatorio kaj en 1914 membro de la franca Honora Legio.
Dum la unua mondmilito Sarah Bernhardt engaĝiĝis subtenante la francajn trupojn kaj aktoris ĉe la fronto sur scenejoj en tendoj, barakoj kaj provisoraj malsanulejoj. Ŝi eĉ denove turneis en Usono.
Morto
Sarah Bernhardt mortis la 26-an de marto 1923 en Parizo. Oni taksas ŝin la plej konata aktorino de ŝia epoko kaj unu el la tutunaj mondaj steluloj. Ŝi estas entombigita en la tombejo Père-Lachaise en la oriento de Parizo.
Signifo
Sarah Bernhardt estis multflanka aktorino, sukcese kaj en klasikaj, kaj en modernaj - plej ofte francaj - dramoj. Ŝi triumfis kiel Fedra en Fedra kaj Hipolito de Jean Racine, sed ankaŭ en la romantikaj dramoj Ruy Blas kaj kiel Dona Sol en Hernani de Victor Hugo. Oni admiris kaj miris pri ŝi en virinaj roloj. En 1899 ŝi ludis Hamleton en la tragedio de Ŝekspiro, en 1901 la dukon de Reichstadt en L’Aiglon ("La juna aglo"); Edmond Rostand verkis tiun teatraĵon pri la filo de Napoleono aparte por ŝi.
La centra rolo de ŝia vivo estis tamen la sinjorino de kamelioj – rakonto laŭgusta de la 19-a jarcento: amo inter nobela armoristino kaj filo de riĉaj burĝoj; la patro ne eltenas la ligon, sekvas disigo, ŝi fine mortas pro ftizo. Aŭtoro de la samnoma romano estis Alexandre Dumas; sursceneje Sarah Bernhardt ludis kaj reludadis ekde 1880 la titolrolon, ĝis maljunego.
En siaj memoraĵoj Sacha Guitry skribis pri ŝi:
|
Diversaĵoj
Dum sia tuta vivo Sarah Bernhardt estis tre bone pagita aktorino. Tamen gajnis ankoraŭ pli ol ŝi, Joseph Pujol, furzanta artisto. Tiel jam komence de la 20-a jarcento pezis pli popolkulturo ol arto.
Fotogalerio
-
William Downey: Sarah Bernhardt
-
Napoleon Sarony: Sarah Bernhardt
-
Sarah Bernhardt kiel reĝino en Ruy Blas de Victor Hugo
Referencoj
- ↑ Theater-Zeitung. Artnotoj. Sarah Bernhardt. En: Badener Bezirks-Blatt, 18-an de februaro 1882, p. 6 (interrete legebla ĉe ANNO)
Eksteraj ligiloj
greke Internet Broadway Database angle greke IMDB angle greke Retejo angle