Saltu al enhavo

Sarah Mullally

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarah Mullally
konsiliano de la Privata Konsilio de Britio
Persona informo
Sarah Mullally
Naskonomo Sarah Elisabeth Bowser
Naskiĝo 26-an de marto 1962 (1962-03-26) (64-jaraĝa)
en Woking
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando vd
Alma mater Londona Sud-Borda Universitato • St Augustine's College of Theology • Heythrop College, University of London • The Winston Churchill School A Specialist Sports College • Woking College • Florence Nightingale Faculty of Nursing and Midwifery • Londona Sud-Borda Universitato vd
Subskribo Sarah Mullally
Profesio
Okupo flegisto • teologo • anglikana episkopo • ĉefepiskopo • ano de Ĉambro de Lordoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Damo Sarah Elisabeth MULLALLY DBE (denaske Bowser, naskiĝis la 26-an de marto 1962) estas brita anglikana episkopino kaj iama flegistino, kiu funkciis kiel la 106-a ĉefepiskopo de Canterbury ekde la 28-a de januaro 2026. Kiel ĉefepiskopo, ŝi estas la gvidanto de la Eklezio de Anglio kaj ceremonia estro de la Anglikana Komunio. Pro sia ofico ŝi estas ankaŭ spirita lordo, unu el la 26 episkopoj de la Eklezio de Anglio, kiuj sidas en la Ĉambro de lordoj de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando.

En decembro 2017, ŝi estis nomumita Episkopo de la Diocezo de Londono (ekde la 8a de marto 2018) en la Eklezio de Anglio, sukcedante la emeritan episkopon Richard Chartres. Ŝi estas la unua virino kiu okupas ĉi tiun postenon. De 1999 ĝis 2004, ŝi estis Ĉefa Medicina Oficisto por Anglio kaj Direktoro de Pacientaj Servoj por la Nacia Sanservo en Anglio [1]; de julio 2015 ĝis 2018, ŝi estis Episkopo de Crediton, sufragana episkopo en la Diocezo de Exeter. La 3an de oktobro 2025, ŝi estis elektita kiel la 106a Ĉefepiskopo de Canterbury (januaro 2026), iĝante la unua virino kiu okupas ĉi tiun postenon.  

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]