Sarah Stevenson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sarah Stevenson
Nomo Sarah Stevenson
Naskiĝo la 30-an de marto 1983 en Doncaster, Flago-de-Britio.svg Britio
Medaloj
Information icon.svg
vdr

Sarah STEVENSON (naskiĝis la 30-an de marto 1983(nun 1983-03-30) en Bentley proksime de Doncaster, Anglio, do nun 36-jara) estas brita sportistino de la disciplino tekvondo. Ŝi gajnis la bronzan medalon en la virina klaso de pli 67 kilogramoj de la Somera Olimpiko 2008 en Pekino, kaj krome orajn medalojn en la Monda Ĉampionado de 2001 kaj 2011, kaj arĝentan en la Monda Ĉampionado de 2005. Aldone ŝi rikoltis orajn medalojn en la Eŭropaj Ĉampionadoj de 1998, 2005, 2006 kaj 2010, kaj arĝentajn medalojn en la Eŭropaj Ĉampionadoj de 2002 kaj 2004.

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono ŝi publike recitis la olimpikan ĵuron nome de la olimpikaj atletoj.