Sarasvatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marmora skulptaĵo de la 9a jarcento de Sarasvati
Sarasvati

En Hinduismo, Sarasvati (en sanskrito सरस्वती, transkribo Sarasvatī), estas la Devi de kono, muziko, arto kaj scienco. Ŝi estas partnero de Brahmao, ankaŭ adorata kiel ŝia Ŝakti.[1][2] Ŝia figuro estas populara ankaŭ en la Ĝajnismo de okcidenta kaj centra Barato.[3]

In Konkana ŝi estas Sarasvati, Ŝarada, Veenapani, Pustaka dharini, Vidjadajini.

In Kanara, ŝi estas Ŝarade, Ŝaradamba, Vani, Veenapani en la fama templo Ŝringeri.

En Tamila, ŝi estas konata ankaŭ kiel kalaimagal (கலைமகள்), Kalaivaani (கலைவாணி), Vaani (வாணி). Ŝi estas konata ankaŭ kiel ŝaradha, Veena pustaka dharani, vaakdevi, varadhanajagi kaj per multaj aliaj nomoj.

La nomo Sarasvati devenas el saras (signife "fluo") kaj wati (signife "ŝi kiu estas ..."), tio estas, "ŝi kiu estas fluinta". Tiele, Sarasvati estas simbolo de kono; ties fluo (aŭ kresko) estas kiel rivero, kaj kono estas supreme alolloga, kiel bela virino. Ŝi estas bildita kiel bela diino kun kvar brakoj, vestante per senpunkta blanka sario kaj side sur blanka lotuso. Ŝi estas konata ankaŭ kiel Ŝarada, Vani kaj Vagdevi (ĉio signife "parolo").

Notoj

  1. Sarasvati Origine.
  2. Sunil Sehgal (1999); Encyclopaedia of Hinduism, p. 1214; Sarup & Sons, ISBN 81-7625-064-3, ISBN 978-81-7625-064-1
  3. Birmingham Museum of Art. (2010) Birmingham Museum of Art : guide to the collection. [Birmingham, Ala]: Birmingham Museum of Art, p. 55. ISBN 978-1-904832-77-5.