Sardeso
Sardes (Sardis, Sardeis) - helene Σάρδεις - estis ĉefurbo de la antikva reĝlando Lidio. Ekde la jaro 133 a.K. ĝi estis parto de la Romia Imperio kaj ties provinco Asia, kaj ekde la romia imperiestro Diokleciano ĉefurbo de la romia provinco Lydia. Ankaŭ dum la tempo de la Bizanca Imperio ĝi restis provinca ĉefurbo. La urbo situis en la valo de la rivero Hermos proksime de la monto Tmolos, sur kies montopinto situis la impona urba citadelo.