Sarlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarlando
germane: Saarland
Federacia lando
Foto de ĉefurbo Saarbrücken
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
Oficiala nomo: Saarland
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Sarlando
Distriktoj
Historiaj regionoj Germana Regno, Tria regno, FRG
Najbaras kun Loreno Francio, Luksemburgo lando, Rejnlando-Palatinato Germanio
Aliaj urboj
Riveroj
Situo Saarbrücken
 - alteco 230 m s. m.
Ĉefurbo Saarbrücken
 - koordinatoj 49° 14′ 00″ N 07° 00′ 00″ O / 49.23333 °N, 7.00000 °O / 49.23333; 7.00000 (mapo)
Areo 2 568,69 km² (256 869 ha)
Loĝantaro 992 666 (decembro 2022)
Denseco 386,45 loĝ./km²
Ĉefulo Annegret Kramp-Karrenbauer (CDU)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-SL
Landa Esperanto-asocio Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL)
Situo de Saarbrücken enkadre de Germanio
Situo de Saarbrücken enkadre de Germanio
Situo de Saarbrücken enkadre de Germanio
La administraj distriktoj de Sarlando
La administraj distriktoj de Sarlando
La administraj distriktoj de Sarlando
Vikimedia Komunejo: Saarland
Retpaĝo: www.saarland.de

Sarlando, germane Saarland [zarlant], estas federacia lando en la okcidento de Germanio, ĉe la limo kun Francio. Ĝi havas areon de 2 568 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 992 666 loĝantojn.

Historio

Kvankam Sarlando ĉiam estis loĝata de germanoj, ĝi dum du periodoj estis sub politika regado de Francio.

Sekve de la Traktato de Versajlo de 1920 ĝis 1935 la Sar-regiono estis, kvankam plu parto de la Germana Regno, laŭ internacia juro administrata de la Ligo de Nacioj, praktike de Francio. Post referendumo en 1935 ĝi estis reunuigita kun (tiam nazia) Germanio.

De 1945 ĝis 1957 la Sar-regiono (iomete pli granda ol antaŭe) estis denove administrata de Francio. La ĉefministroj de Francio kaj Germanio, Pierre Mendès-France kaj Konrad Adenauer, interkonsentis doni al ĝi statuson de sendependa ŝtato, sed la loĝantaro en denova referendumo en 1955 malakceptis tion. Sekve de tio la Sarlando membriĝis al la Federacia Respubliko Germanio (jure 1957, plene efektive 1959).

Aliaj urboj

Eksteraj ligiloj

grekeoficiala retejo greke retejo de la sarlanda statistika oficejo greke Esperanto en Sarlando: retejo de Sarlanda Esperanto-Ligo