Sarnia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarnia
urbo • lower-tier municipality
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 74 958  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 42° 58′ N, 82° 24′ U (mapo)42.9745-82.4066Koordinatoj: 42° 58′ N, 82° 24′ U (mapo) [+]
Alto 191 m [+]
Sarnia (Kanado)
Sarnia (Kanado)
DEC
Sarnia
Sarnia
Situo de Sarnia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sarnia, Ontario [+]
vdr

Sarnia estas urbo en Sudokcidenta Ontario, Kanado, kiu havis en 2016 loĝantaron de 71 594 perosnoj.[1] Ĝi estas la plej granda urbo ĉe la Lago Hurono kaj de la kantono Lambton. Sarnia estas sur la orienta bordo de la kuniĝejo inter la Supraj kaj Malsupraj Grandaj Lagoj kie la Lago Hurono fluas al la rivero Sankta Klara, kiu formas la Kanad-Usonan landlimon, rekte el Port Huron, Miĉigano. La natura haveno uuna foje altiris la francan esploriston La Salle. Li nomis la lon "La Rapidejon" la 23an de aŭgusto 1679, kiam li uzis ĉevalojn kaj homojn por peli sian 45-tunan barkon Le Griffon norden kontraŭ la preskaŭ kvar-nodan fluon[2] de la rivero Sankta Klara.[3]

Tiu estis la unua fojo ke velŝipo, sen kalkuli kanuon aŭ similan rem-movitan boaton, navigis al la Lago Hurono,[4] kaj la veturado de La Salle estis mejloŝtona por la disvolvigo de la komerca navigado en la Grandaj Lagoj.[5]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Situa ĉe natura haveno, la Sarnia haveno restas grava centro por lagaj kaj oceanaj ŝipoj transportantaj kargojn de produktoj el cerealo kaj nafto.[6] La natura haveno kaj la salkavoj kiuj estas en ĉirkaŭaj areoj,[7] kune kun la nafto malkovrita en apuda Oil Springs, en 1858,[8] kondukis al spektakla kresko de la naftindustrio en tiu areo. Ĉar Oil Springs estis la unua loko kaj en Kanado kaj en tuta Nordameriko kie oni elfosis komerce nafton, la sciaro akirita tie rezultis en naft-elfosistoj el Sarnia veturantaj tra la tuta mondo por instrui al aliaj entreprenoj kaj landoj kiel elsodi nafton.[9]

La komplekso por rafinado kaj kemiindustriaj kompanioj estas nomata Chemical Valley (Kemivalo) kaj estas sude de la urbocentro de Sarnia.[10] En 2011 la urbo havis la plej altan nivelon de partikla aera poluado el ĉiuj urboj de Kanado, sed tio ekde tiam falis ĝis la rango 30a en tii afero.[11] Ĉirkaŭ 60 procento de la partikla materio venas fakte el industrioj kaj poluantoj el la najbara Usono.[12]

Sarnia estas la loko de grandega suncentralo. Tiu sistemo estis unue operacia en decembro 2009, por 20 MW-povumo. Poste en septembro 2010, la centrejo iĝis la plej granda fotovoltaika suncentralo en la mondo kun povumo je 97 MW[13].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La lago Hurono estas pli malvarma ol la aero somere kaj pli varma vintre; tiele, ĝi moderas la malsekan kontinentan klimaton de Sarnia, kio faras la ekstremajn temperaturojn de varmo kaj malvarmo malpli evidentaj.[14] Vintre, Sarnia foje suferas lagefikan neĝo-falon pro vento el Arkto blovanta tra la pli varmaj akvoj de la lago Hurono kaj kiu kondensiĝas por formi neĝajn buraskojnskualojn.[15]

Famaj lokanoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Census Profile, 2016 Census – Sarnia, City (Census subdivision), Ontario and Canada (Country)".[rompita ligilo] Canada 2016 Census. Statistics Canada. Alirita la 14an de junio 2020.
  2. "Great Lakes Currents". Arkivigite je 2008-07-24 per la retarkivo Wayback Machine NOAA/NOS/CO-OPS. Alirita la 30an de marto 2012.
  3. "La Salle and the Griffon". Alirita la 14an de junio 2020.
  4. The Griffon. Ontario Visual Heritage project (2012). Alirita 30a de marto 2012.
  5. Mansfield, J.B., Ed.. (1899) History of the Great Lakes: Volume I. Chicago, Illinois: J.H. Beers & Co., p. 78–90.
  6. Morden, Paul, "Great Lakes Shipping Future Looks Bright", 7a de novembro 2012. Kontrolita 27 June 2013. Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2020-06-14.
  7. Ministry of Natural Resources-Salt Caverns. Ministry of Natural Resources (5 June 2009). Arkivita el la originalo je 2008-10-07. Alirita 12a de aprilo 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-07. Alirita 2020-06-14.
  8. Clinton Tippett (2014) Timeline-Global Petroleum History. Petroleum History Society. Alirita 12a de majo 2018.
  9. Gary May. (1998) Hard Oiler-The Story of Canadians' Quest for Oil at Home and Abroad. Dundurn Press, Ltd, p. 8,10,121. (angle)
  10. The Chemical Valley--Part I. Vice News. Alirita 19a de januaro 2016.
  11. "WHO ranks Canada's urban air among best in world", 2016.
  12. "Sarnia Air Canada's Worst".
  13. "Sarnia-Enbridge Solar Farm (Sarnia-Enbridge Suncentralo)", Canadian Broadcasting Corporation. (angle)
  14. National Climate Data and Information Archive, 1971–2000. Government of Canada. Alirita 12a de aprilo 2012.
  15. Craig Pearson. "Lake Effect Fuels Snowbelt Storms", 15 December 2010.
  16. "George A. Olah: Biographical". Nobelprize.org Nobel Media AB 2013. 2005. Alirita la 14an de junio 2020.
  17. Paul Morden (4a de oktobro 2012). "City's Oldest High School Turns 90". The Sarnia Observer. Alirita la 22an de junio 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]