Sarya el Sawas
Aspekto
| Sarya el Sawas | |
|---|---|
| Naskiĝo | 1-an de marto 1978 (47-jaraĝa) |
| Persona informo | |
| Lingvoj | araba |
| Ŝtataneco | Sirio |
| Okupo | |
| Okupo | kantisto |
Sarya el Sawas (aŭ Sarja el Saŭas) estas kantistino naskiĝinta la 1-an de marto 1978 en Tal Kalaĥ (Homs, Sirio) kie ŝi komencis kanti ekde sia infanaĝo kiam ŝi kantis "Ne ludu kun fajro"[1] ĉe dancfesteno organizita de sia lernejo. Ŝi estas fama pro la stiligo de popolaj kantoj kiel "Sed aŭskultu min." Ŝi specialiĝas en la levanta dabke stilo[2] kaj tradicia araba muziko; dum ŝi integras iom pli modernajn elementojn en sia nova albumo 'El Haq 3aleik'.
Ŝiaj albumoj
[redakti | redakti fonton]- Senatano - 2008
- La kaptito - 2009
- Sed aŭskultu min - 2009
- La US - 2010
- Mi petegis vin - 2011
- Tordmomento - 2011
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (angla) Charki pop Arkivigite je 2016-11-30 per la retarkivo Wayback Machine, yala fm, 2017, konsultita la 20-an de januaro 2017
- ↑ Interkulture - dabke stilo, alirita 20-an de januaro 2017 esperante

