Saskvaĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saskvaĉo
Informoj
Eble sama Kryptopithecus gimlinpattersonorum
vdr

Saskvaĉo (angle Sasquatch [SÆS-kŭaĉ], el indianlingva fonto) aŭ Bigfoot [BIG-fut] — laŭsence GrandspuruloGrandpiedulo — estas usona tipo de neĝviro. Ĝi estas jam tre longe konsistero de indianaj legendoj kaj mitoj. Diference de himalaja jetio ĝi troviĝas en montaroj kaj arbaroj najbarantaj kun dense loĝataj teritorioj, kaj do nombro de vid-atestintoj, kiuj ekvidis la Grandspurulon, kelkcentfoje superas kvanton de tiuj okazintaĵoj en Azio. En la teritorio de troviĝo de la Grandspurulo eĉ aperas regulaj ĵurnaloj, kiel estas ekz. Bigfoot news (Novaĵoj pri Grandspurulo), kiuj okupiĝas sole per amasigado de tiuj ĉi okazintaĵoj kaj ceteraj pruvoj, kio estas precipe fotografioj kaj muldaĵoj de piedsignoj.

Saskvaĉo laŭ artisto

El ĉiuj informoj pri ekvido de neĝviro vekigas la plej grandan sensacion kurta filmo filmita en la jaro 1967 de Roger Patterson ĉe Bluff Creek en norda Kalifornio. La filmo ne estas de la plej bona kvalito, sed el pli klaraj filmeroj eblas taksi, ke la kreitulo estas kun la plej granda verŝajneco femalo, ĉar ŝi havas larĝajn krurojn kaj mamojn. Sed la filmo estas interesa eĉ ankaŭ el aliaj kaŭzoj. Ne nur ke estis konata loko, kie la filmo estis filmita, sed pluaj esploristoj povis veni tien tre baldaŭ kaj same kiel Patterson kaj lia amiko Bob Gimlin fari muldaĵojn de piedsignoj de la kreitulo kaj mezuri longecon de ĝia paŝo. Ankaŭ estis eble fari entute precizan takson de la pezo, rilate al tio, ke la pozicio de arboj eĉ ne falintaj traboj, aperinta en la filmo, ne ŝanĝiĝis. Doktoro D. W. Grieve, docento de biokemio en londona hospitalo Royal Free Hospital kaj grupo de sciencistoj el la eksa Sovetunio faris tre zorgemajn analizojn de la filmo. Surbaze de komparo kun la filmo filmita kun homoj en la sama loko venis d-ro Grieve al konkludo, ke la nekonata kreitulo devas mezuri proksimume 1,95 m - vere eksterordinara alteco, se ne temus pri besto, sed pri homo en ia alivestigo - sed tio estas nenio neebla. La larĝeco de ties ŝultroj kaj flankoj estas je multe pli granda ol ĉe homoj kaj supozante, ke tiu ĉi kreitulo ne estis el polistireno, povas ties pezo fari iom ĉirkaŭ 150 kg. La longeco de ties paŝo mezuras proksimume 1,07 m, kio estas por homo tro. D-ro Grieve notas, ke se temus pri homo vestita en ian peltmantelon, nur tre malfacile li kapablus similigi liberiĝintajn paŝojn kaj balancadon de la brakoj, kiu estis videbla en la filmo. "Se tio estas trompo, poste temas pri tre saĝa trompo," li diras.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]