Satana kapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Satana kapo estas fantomo de brazila folkloro.

Oni diras, ke ĝi estas longhara kapo, kiu rulas ridante sur la planko. Ĝi povas aperi nokte kiel normala homo, kaj kiam homo alproksimiĝas ĝin, ties vestoj foriĝas, dum la kapo falas sur plankon ridante. Se la kapo tuŝas iun, tiu malsaniĝos kaj mortos. Kiam ĝi haltos antaŭ domo, pastro devas diri meson kontraŭ ĝi kaj loĝantoj devas preĝi dum naŭ noktoj, aŭ iu en tiu domo mortos.

Ankoraŭ hodiaŭ, iuj tre timas ĝin en internaj regionoj de Brazilo. Oni ĉiam evitas paroli rekte pri ĝi.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.