Satano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satano

Satano, laŭ la abrahamaj religioj, estas la ĉefa diablodemono, la princo de mallumeco, la ĉefa staranto kontraŭ Dio.

Judismo

Kristianismo

Laŭ tradicio Satano estas anĝelo kreita de Dio kiu poste ribelis kontraŭ Dio pro fiero. Sed li nur estas anĝelo, ne dio, kvankam kiel anĝelo li ja povas agi supernature kaj instigi la homan koron al malbonagado kaj peko. La historio de la mondo estas granda milito inter Dio kaj Satano kaj la homa koro estas la ĉefa batalkampo. Dio ja venkos, sed ne antaŭ la fino de la mondo. Alia nomo de Satano estas Lucifero, kiu signifas "matena stelo" aŭ, simple, la Diablo. Lucifero estis, la nomo de Satano antaŭ sia ribelado.

Aliaj kristanoj, ekzemple Kristadelfianoj, kredas ke satano estas alegorio de peko.

Islamo

Laŭ zoroastrianismo, manikeismo, la kristana herezo albiganismo kaj aliaj religioj dualismaj, Satano ne estas anĝelo sed dio aŭ Kontraŭ-Dio.[mankas fonto]

Laŭ Spiritismo, Satano ne estas ulo, sed nur personigo de malbono sub alegoria formo.

Estas ankaŭ satanaj kultoj, kiuj servas Satanon kiel dio.

Alia signifo

Satano ankaŭ povas esti ano de SAT. Kiam tiu asocio fondiĝis en 1921, la revoluciaj movadoj ofte asimilis la batalon kontraŭ la kapitalismo kaj la burĝaro kun batalo kontraŭ la Eklezio. Tial tiu ĉi vortludo ofte uziĝis inter laboristaj esperantistoj.



Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=147&letter=Z&search=zoroaster greke http://www.jewishencyclopedia.com/view.jsp?artid=270&letter=S greke http://www.tparents.org/library/unification/books/lcah/0-toc.htm greke http://www.ucg.org/booklets/RD