Satellite Catalog Number

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Numero laŭ sputnika katalogo (angle Satellite Catalog Number, mallonge SCN, antaŭe ankaŭ numero laŭ NORAD aŭ numero de objekto laŭ USSPACECOM) estas unika kvinsigna identiga numero de artefaritaj satelitoj de la Tero.

Komence la katalogo estis kompilata fare de la Nord-Amerika Aerkosma Defensiva Komandantaro (angle: North American Aerospace Defense Command), NORAD. Poste estis kompletigata fare de USSPACECOM (angle: United States Space Command). En la katalogon estas enigataj parametroj de orbitoj de la objektoj en formo de duliniaj elementoj, TLE (angle: Two-line element set). En la katalogo forestas informoj pri sekretaj armeaj sputnikoj de Usono.

En 2008 en la katalogo estis enskribitaj ĝis 900 aktivaj sputnikoj, ĉirkaŭ 400 el kiuj situis en geostacionaraj orbitoj.

Nefermita parto de la katalogo enhavas informojn pri preskaŭ 12800 objektoj en tera orbito, kies ampleksoj superas 10 cm. Inter ili estas ĉirkaŭ 8130 partoj de detruitaj sputnikoj, finuzitaj raketaj eroj kaj objektoj perditaj dum laboroj en la malferma kosmo (laŭ la stato je marto 2009). Kvanto de objektoj super unu centimetro estas taksata je sescent miloj.

Alternativa sistemo por numerado de sputnikoj estas NSSDC ID.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]