Satirikono de Fellini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Satirikono de Fellini
Fellini-Satyricon2.jpg
Originala titolo Fellini Satyricon
Originala lingvo itala lingvo, latina lingvo
Kina aperdato 3 sep. 1969
Ĝenro fantasta filmo, samseksemeca filmo, filmo bazita de literatura verko, filma dramo, komedia filmo
Kameraado Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Federico Fellini
Produktisto(j) Alberto Grimaldi
Scenaro Bernardino Zapponi · Brunello Rondi · Federico Fellini · Rodolfo Sonego
Muziko de Nino Rota
Ĉefrolantoj Martin Potter · Hiram Keller · Salvo Randone · Max Born · Magali Noël · Capucine · Alain Cuny · Luigi Visconti · Danika La Loggia · Lucia Bosè · Gordon Mitchell · George Eastman · Marcella Di Folco · Elisa Mainardi · Donyale Luna · Carlo Giordana · Anna Lina Alberti · Clara Colosimo · Alvaro Vitali · Alberto Bonucci · Joseph Wheeler · Tanya Lopert · Richard Simmons · Ennio Antonelli · Carole André · Jessica Dublin · Lorenzo Piani · Gigi Ballista
IMDb
Information icon.svg
vdr

La Satirikono de Fellini, aŭ simple Satirikono, estas itala fantazia drama filmo de 1969 verkita kaj reĝisorita de Federico Fellini kaj iel bazita sur la verko de Petronio nome Satirikono, verkita dum la regado de la imperiestro Nerono kaj historio okazanta en imperia Romo. La filmo estas dividita en naŭ epizodoj, pri studento Enkolpio kaj lia amiko Ascilto dum ili klopodas konkeri la koron de junulo Gitono, kiun ili ambsŭ amas, ene de la filma priskribo de superrealisma kaj sonĝeca romiaj pejzaĝo kaj kulturo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Enkolpio bedaŭras la perdon de sia amato Gitono al Ascilto. Li ekscias, ke Ascilto vendis Gitonon al la aktoro Vernakjo. En la teatro, lim alkovras Vernakion kaj Gitonon ludante maldecegan teatraĵon bazitan sur la "imperiestra miraklo": mano de sklavo estis forhakita kaj anstataŭita per ora mano. Enkolpio sturmas la scenejon kaj reklamas Gitonon. Reveninte al la hejmo de Enkolpio en la Insulo Felikles, nome konstruaĵo de Romo, ili trairas la ampleksan romian bordelon konata kiel Lupanare, observante nombrajn seksajn scenojn. Amorinte, ili endormiĝas ĉe Enkolpio. Ascilto venas kaj, ĉar li kunhavas kun Enkolpio la loĝejon, tiu proponas ke ili dividu sian posedon kaj apartiĝu. Ascilto moke sugestas ke ili eĉ duonigu Gitonon. Enkolpio malesperas al memmortigo, dum Gitono decidas foriri kun Ascilto. En tiu momento, tertremo detruas la loĝejon.

Geaktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Martin Potter kiel Enkolpio
  • Hiram Keller kiel Ascilto
  • Max Born kiel Gitono
  • Salvo Randone kiel Eumolpo
  • Mario Romagnoli kiel Trimalkio
  • Magali Noël kiel Fortunata
  • Capucine kiel Trifena
  • Alain Cuny kiel Liĥas
  • Fanfulla kiel Vernakjo
  • Donyale Luna kiel Enotea
  • Danika La Loggia kiel Scintilla
  • Gordon Mitchell kiel la ŝtelisto
  • Lucia Bosè kiel la memmortiga edzino
  • Joseph Wheeler kiel la memmortiga edzo
  • Luigi Montefiori kiel la minotaŭro
  • Elisa Mainardi kiel Arianna
  • Tanya Lopert kiel la imperiestro
  • Alvaro Vitali kiel Julio Cezaro
  • Richard Simmons kiel la lirludisto (eksterliste)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fellini, Federico, kaj Costanzo Costantini, eld. Fellini on Fellini. London: Faber and Faber, 1995. ISBN 0-571-17543-0
  • Kezich, Tullio (2006). Federico Fellini: His Life and Work. New York: Faber and Faber, 2006. ISBN 978-0-571-21168-5