Saturno (dio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saturno manĝas sian filon, pentraĵo de Petro Paŭlo Rubens el 1638.

Saturnolatine Saturnus – estas la romia dio de terkulturo. En la klasika antikvo li identiĝis kun la helena dio Krono. Saturno estas la edzo de Reo kaj patro de Cereso, Jupitero kaj Vesta, interalie.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Saturno estis antikva itala dio. Lia nomo venis el itala vortradiko satur, kiu eble signifus "abundanco", kaj la ebla sufikso "-nus", t.e. "sinjoro". Sekve, "Saturnus" signifus, etimologie "sinjoro de la abundanco". Li portis falĉilon ĉar li estus dio de rikolto, nur pro tio, oni identigis lin kun la greka dio Krono, kaj fablis ke post Jupitero lin detronigis, li foriris al Italio kie li regis dum la Ora Epoko.

Laŭ Francisko Azorín Saturno estis Mita, romana dio, filo de Urano (la ĉiel) k. Gea (la tero); li decidis, pro timo estis detronita, emgluti siajn filojn, sed sia [tiel] edzino Cibelea anstataŭis ĵusnaskitojn per ŝtono; tiel savis Jupitron, Naptunon k. Plutonon.[1] Li indikas etimologion el la greka Kronoso kaj de tie la latina Saturnus, el satus (ŝata).[2]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Por memori ilian bonfareman reĝon, oni okazigis la feston de Saturnalio vintre ĉiujare. Tiam ĉiu publika komerco haltis, deklarojn de milito kaj krimajn ekzekutojn oni prokrastis, amikoj donacis unu al la alia, kaj oni libere indulgis la sklavojn. Oni donis al ili feston en kiu ili sidis ĉe tablo, dum iliaj mastroj servis ilin, por montri la naturan egalecon de homoj, kaj ke ĉiu afero apartenis egale al ĉiuj dum la regado de Saturno.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 181.
  2. Azorín, samloke.