Satya Vrat Shastri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Satya Vrat Shastri
Ramashish Acharya with Padma Bhushan Satya Vrat Shastri.jpg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1930 (1930-09-29) (91-jara)
Lingvoj sanskrito
Ŝtataneco BaratoBrita Hindio
Alma mater Benaresa Hindua Universitato • Panĝaba Universitato
Okupo
Okupo aŭtoro • literaturkritikisto • poeto • akademiulo
Verkoj Srigurugovindasimhacaritam
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Satya Vrat Shastri (dekstre) en Cuttack, Odiŝo, en 2012

Satya Vrat Shastri [satja vrat ŝaastri; en la sanskrita: सत्यव्रतशास्त्री], (29-an de septembro 1930 en Brita Hindio) estas konata klerulo, verkisto, gramatikisto, kaj poeto de Barato kiu verkas ĉefe en la sanskrita. En 2006 li iĝis la unua sanskrita verkisto al kiu estis atribuita la premio Gjanpith.[1]

Shastri verkis plurajn poeziajn epopeojn en la sanskrita. Inter ili estis la multe premiita Sriramakirtimahakavyam [sri-raama-kiirti-mahaa-kaavjam] (1990), kiu estas bazita sur la taja versio de la epopeo Ramajano. Li ankaŭ verkis fakan studon de tiu epopeo.[2] Liaj fakaj studoj inkluzivas sep-voluman, anglalingvan superrigardon de la sanskrita literaturo.[3]

Profesie, Shastri instruis en universitatoj en Barato, Belgujo, Germanujo, Kanado, kaj Tajlando.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gjanpith gazetara komuniko (en la angla), la 22-an de novembro 2008, "La 42-a premio Gjanpith kune al eminenta konkana poeto kaj aŭtoro Shri Ravindra Kelekar, kaj sanskrita poeto kaj klerulo Shri Satya Vrat Shastri".
  2. The Ramayana — A Linguistic Study, Munshiram Manoharlal, Delhi, 1964.
  3. Discovery of Sanskrit Treasures, Yash Publications, Delhi, 2005, 2009.
  4. Biografie pri Shastri (anglalingve), "Pri Satya Vrat Shastri".