Saltu al enhavo

Satyagraha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Satyagrahavojo de la vero estas strategio de senforto, kiun kreis Mohandas Karamchand Gandhi kaj kiu baziĝas sur ne-perforto kaj civila malobeo. La tri bazeroj estas:

  1. 'sat': vereco, honesteco kaj justeco.
  2. 'ahimsa': ne-perforto
  3. 'tapasya': foroferi sin

De Interpopola konduto

"Young India, 9 Marto 1931. Vidu ankaŭ la promesojn subskribitajn de la volontuloj (Satjagrahi) en la movado por civila malobeo. Represis ilin la Indian Events, la 3-an de Januaro 1931.

La vorto satja signifas verecon kaj graha efikon:

1. Satjagrahisto ne koleru.

2. Li elportu la koleron de kontraŭulo.

3. En tia sinteno li ricevu la atakon de kontraŭulo, neniam uzante revenĝon, sed al nenia kolera ordono li submetiĝu pro timo je puno aŭ pro simila kaŭzo.

4. Se iu reprezentanto de la registaro provas lin aresti, Satjagrahisto memvole akceptu la malliberigon kaj ne kontraŭstaru la forprenon de liaj bienoj, se la registaro volas ilin konfiski.

5. Se Satjagrahisto havas ion al li konfiditan, li rifuzu ĝin liveri, eĉ se li devos perdi la vivon pro tiu defendo. Sed li tamen ne uzu perforton kontraŭ perforto.

6. Nenia revenĝo, sekve neniaj blasfemoj aŭ malbenoj.

7. Sekve Satjagrahisto neniam insultu kontraŭulon kaj uzu neniun el la ĵus eltrovitaj kriaĵoj kontraŭaj al la senco de ne-perforto.

8. Satjagrahisto ne salutu Ia Union Jack flagon, sed' ankaŭ ne insultu ĝin kaj ankaŭ ne la oficialulojn, ĉu anglajn, ĉu hindajn.

9. Dum paca batalo, se iu ajn insultos aŭ atakos, oficialulon, Satjagrahisto protektu la insultitan aŭ atakitan, eĉ riskante sian propran vivon.

Satyagraha estas ankaŭ opero far Philip Glass.