Sauli Niinistö

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sauli Niinistö
Persona informo
Sauli Niinistö
Naskonomo Sauli Väinämö Niinistö
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1948 (1948-08-24) (75-jaraĝa)
en Salo
Religio luteranismo vd
Lingvoj svedaanglafinna vd
Loĝloko Mäntyniemi vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Turku vd
Partio Nacia Koalicio vd
Subskribo Sauli Niinistö
Familio
Gefratoj Kari Niinistö vd
Edz(in)o Jenni Haukio • Marja-Leena Alanko vd
Infanoj Aaro Niinistö vd
Parencoj Ville Niinistö vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatojuĝisto vd
Aktiva en Helsinko vd
En TTT Oficiala retejo vd
Prezidanto de Finnlando
Dum 2012
Antaŭulo Tarja Halonen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sauli Niinistö

Sauli Väinämö NIINISTÖ (naskiĝinta la 24-an de aŭgusto 1948 en Salo) estas la nuna kaj la 12-a prezidanto de Finnlando. Lia unua periodo (ses jaroj) komenciĝis la 1-an de marto 2012, lia dua en 2018. Antaŭ la prezidantiĝo, lia partio estis la Nacia Koalicio. Li prezidis la partion de 1994 ĝis 2001 kaj servis kiel parlamentano kaj ministro. En la dua balotado de la elektoj por ŝtatprezidanteco, la 5-an de februaro 2012, li akiris 62,6 % de la voĉoj; en 2018 li venkis jam en la unua balotado. Tial li estis la plej populara kandidato en ĉiuj komunumoj de Finnlando.

Niinistö estis membro en du registaroj, kiam ĉefministris Paavo Lipponen: unue ministro pri justico (1995–1996), poste ministro pri financoj (1996–2003). Ekde 2003 ĝis 2007 li oficis kiel vicprezidanto de la estraro de la Eŭropa Investa Banko. Li estis parlamentano en la jaroj 1987–2003 kaj 2007–2011. En 2007–2011 li funkciis kiel prezidanto de la parlamento. Poste li ne plu kandidatis por la parlamento.

Li kandidatis por la posteno de ŝtatprezidanto en 2006 kaj tiam atingis la duan popolan voĉdonon kune kun la tiama ŝtatestro Tarja Halonen. Niinistö akiris 48,2 procentojn de la voĉoj, kaj Halonen estis reelektita. En finna parlamentoelekto de la jaro 2007 Niinistö ricevis la plej grandan parlamentoelektovoĉonombron de la historio de Finnlando.

En junio 2011 Niinistö anoncis, ke li aspiras al kandidateco ankaŭ en la prezidanto-elektado en 2012.

Niinistö edziĝis en 1974 kun Marja-Leena Alanko, kiu mortis en 1995. Ili havis du filojn. Li reedziĝis en 2009 kun Jenni Haukio. Niinistö kaj Haukio havas unu filon, kiu naskiĝis en 2018.

Niinistö kaj liaj du plenkreskaj filoj feriis en Tajlando, kiam okazis la cunamo de la 26-a de decembro 2004. Ili saviĝis vivaj grimpinte sur telefona fosto kaj tegmento de hotelo.

Niinistö interesiĝas pri rulglitado.