Saltu al enhavo

Saulmory-Villefranche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saulmory-Villefranche
komunumo
19-jarcenta kirko en Villefranche
19-jarcenta kirko en Villefranche
19-jarcenta kirko en Villefranche
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Historia regiono Loreno
Departemento Mozio
Arondismento Verdun
Kantono Stenay
INSEE kodo 55471 [+]
Poŝtkodo 55110
Demografio
Loĝantaro 82  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 26′ N,  11′ O (mapo)49.4344444444445.1763888888889Koordinatoj: 49° 26′ N,  11′ O (mapo) [+]
Alto 167 m [+]
Areo 6,85 km² (685 ha) [+]
Saulmory-Villefranche (Meuse)
Saulmory-Villefranche (Meuse)
DEC
Situo de Saulmory-Villefranche
Saulmory-Villefranche (Francio)
Saulmory-Villefranche (Francio)
DEC
Situo de Saulmory-Villefranche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saulmory-Villefranche [+]
vdr

Saulmory-Villefranche - prononco laŭ sistemo IFA [sɔːlməɹˈi vilfʁˈɑ̃ʃ] - estas komunumo de Francio, konsistanta el la historie sendependaj vilaĝoj Saulmory kaj Villefranche, kiuj tamen jam ekde 1819 formas unu komunumon. Saulmory-Villefranche situas en la departemento Meuse - prononco [møz], por diferencigo de la france samnoma rivero Mozo[1] en Esperanto nomata Mozio[2] - en la historia kaj kultura regiono Loreno[3] kaj ekde 2016 en la nova administra regiono Grand Est ("Granda Oriento").

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 82 loĝantoj sur areo de 6,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Verdun kaj al la kantono Stenay.

La ekzisto de la pli suda loĝloko Saulmory dokumentiĝis jam en la 11-a jarcento; ĝi havas historian kirkon el la 13-a jarcento kaj estas la tra la jarcentoj pli grava loĝloko. La norda loĝloko Villefranche dokumentiĝis en la 16-a jarcento - ĝi estis planita kaj ĝis nun havas la formon de ok-angula stelo; katolikan kirkon Villefranche havas nur ekde 1895. La teritorio havas komunan limon kun Wiseppe, Mont-devant-Sassey, Montigny-devant-Sassey, Mouzay kaj Stenay.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


13-jarcenta kirko en Saulmory