Savarmeo
Savarmeo | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
karitata organizaĵo | ||
Dum | 2-a de julio 1865 – | |
Fondodato | 2-a de julio 1865 | |
Sidejo | Londono | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Estr(ar)o | Brian Peddle | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Armeo de Savo aŭ Savarmeo, estas internacia kristana evangelia movado kiu nuntempe laboras en 127 landoj. Ĝi havas sian Internacian Ĉefsidejon (IHQ) ĉe 101 Queen Victoria Street, Londono, Anglio.
Ĝi estis fondita en 1865 en Britio de William kaj Catherine Booth kiel la Orienta Londona Kristana Misio kaj havas kvazaŭ-armean strukturon. William Booth naskiĝis en Nottingham en 1829 sed rezidis en Londono ekde 1849 kie, post laborado kiel la asistanto de garantipruntisto, li dediĉiĝis al predikado. Li mortis en 1912.
La Savarmeo prezentas evangelian, socian kaj bonfaran laboron kaj alportas la kristanan mesaĝon al la senhavuloj, malriĉuloj kaj malsatuloj per satigado de iliaj spiritualaj kaj fizikaj bezonoj. Ĝia ministerio etendiĝas al ĉiuj, senkonsidere de aĝo, sekso, koloro aŭ kredaro.
|