Savernake-arbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ses famaj arboj en la arbaro.

Savernake-arbaro (angle Savernake Forest) estas arbaro sur kretacea kreta altaĵo inter Marlborough kaj Great Bedwyn en Wiltshire, Anglio. Ĝi havas areon de ĉ. 18 km2. Ĝi estas privata posedaĵo de Trustees of Savernake Estate, Earlo de Cardigan kaj lia familia solicitoro. Ekde 1939, la traktado de la arbaro okazas fare de Forestry Commission, luante la areon je 999 jaroj. La arbaro estas publike alirebla, laŭ kontrakto de Forestry Commission kaj la Trustees.

La arbaro enhavas plurcentjarajn kverkojn, fagojn. La arbaro etendiĝis nur sur 1.800 hektaroj (18 km2), dum la reĝa arbaro estiĝis en la 12-a jarcento kaj etendiĝis tiam sur 390 km².

La arbaron meenciis en 934 verkoj de Adelstano, kiel "Safernoc", sed la arbaro iĝis normana posedaĵo post la normana invado en 1066. Ĝia unua normana posedanto estis Richard Estrumy, partopreninto de batalo de Hastings en oktobro de 1066. Liaj posteuloj posedas la areon tra 31 generacioj.

Unu konstruaĵo en la arbaro estas Tottenham House, kie la brita rokmuzikgrupo Radiohead pretigis sian sepan diskon tie (In Rainbows). La oka disko (The King of Limbs) de la grupo portas la nomon de unu kverko, King of Limbs.