Savoringo
Etoso
Savoringo estas sekurigilo enakva. Oni trovas savringojn en naĝejoj, sur ŝipoj, boatoj, ĉe pontoj, basenoj, kluzoj ktp. Ĝi estas ene malplena aŭ plenigita de speciala ŝaŭmmaterialo.
Uzo
[redakti | redakti fonton]Kun ŝnuro
[redakti | redakti fonton]Se la savoringo havas ŝnuron oni tenas ĝin aŭ fiksas ĝin al aĵo kaj ĵetas la ringon al la savoto. Per la ŝnuro oni povas tiri la ringon al la savoto.
- Avantaĝoj
- facila uzo
- rapida uzo
- Malavantaĝoj
- nur eblas ĉe konscia savoto
- distanclimo
Sen ŝnuro
[redakti | redakti fonton]Oni ĵetas la savoringon al la savoto, sed ne eblas direkti ĝin al li.
- Avantaĝoj
- preskaŭ ĉie trovebla
- sendanĝere al la savanto
- Malavantaĝoj
- malfacila uzo
- necesas ekzercado
- nur eblas ĉe konscia savoto
Savanto enakva
[redakti | redakti fonton]La savanto naĝas kun la savringo al la savoto kaj metas ties brakojn sur la ringon antaŭ ol tiri aŭ puŝi lin al la bordo.
- Avantaĝoj
- preskaŭ ĉie trovebla
- eblas ankaŭ ĉe nekonscia savoto
- Malavantaĝoj
- necesas multe da ekzercado
- la savanto devas enakviĝi
Historio
[redakti | redakti fonton]Unua desegnaĵo de savringo estas de Leonardo da Vinci el la 16-a jarcento.