Schärding

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Schärding estas la ĉefurbo de Distrikto Schärding en Supra Aŭstrio kun 5.220 enloĝantoj en la 1.1.2019. Konatas ĝi kiel baroka urbo de ĉe Inn kun multaj barokaj burĝaĵ domoj kaj placoj historiaj.[1] La urbo ankaŭ funkcias kiel komerca kaj kultura centro por la najbaraj komunumoj. Urbestro estas ekde 2003 Franz Xaver Angerer de Aŭstria Popola Partio.

Promenejo ĉe Inn en Schärding, vido disde Bavario

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situas la urbo ĉe Inn, je 15 km for de Passau ĉe la uesta rando de Innviertel. En Schärding kunvenas du diferencaj naturaj spacoj, la monteta arbaro Sauwald, parto de Bohemia masivo norde kaj sude la elkuranta ebenaĵo de Inn-valo. La urbo estas sur 313 metrojn de alteco; la etendiĝo estas de 4,1 km disde nordo al sudo kaj 1,9 km disde okcidento al oriento. La sumo de la malampleksa teritorio urb(et)a estas nur 4,08 km². Arboj estas sur 2,4 procentoj de la grundaro kaj agrikultura kultivo estas sur 31,7 % de la areo. Inn-rivero estas la natura landlimo al Bavario. Rekte kontraŭe sur la bavaria riverbordo de Inn troviĝas la komunumo Neuhaus am Inn atingebla per du pontoj. Najbaraj komunumoj ene de Aŭstrio estas Wernstein am Inn, Brunnenthal, St. Florian am Inn. Jenas la kvartaloj de la urbo:

  • Allerheiligen
  • Brunnwies
  • Kreuzberg
  • Schärding Innere Stadt
  • Schärding Vorstadt

Historio[redakti | redakti fonton]

La regiono ĉirkaŭ la urbo jam ekde neolitiko setlitis. La unuaj setlejoj konfirmitis danke al trovitaĵoj arkeologiaj (transboritaj hakiloj kaj adzoj) laŭlonge la riveroj de Antiesen, Inn kaj Pram. Antaŭ ol en 15 a.K. la romianoj venis ĝis Danubo kaj Bavario de ĉe Inn kaj Schärding iĝis partoj de Noricum estis surloke la keltoj. En 488 p.K. reĝo Odoakro retiris la trupojn suden. Uestĝermanaj bavaroj migris ĉirkaŭ 30 jarojn poste kontraŭ la fluo de Danubo kaj okupis la regionon inter Wienerwald kaj Lech. Tion atestas i.a. la toponimiaj fenomenoj de lokoj kun la finaĵo -ing, -ham kaj -heim. La nomo de la urbo mem (Scardinga) estis la nomo de setlejo de certa gvidanto Scardo. La unua mencio estis en 804 funkcio de bieno de Passau. La geografie favora situo de la burgoroko rekte ĉe Inn jam frue uzitis por loĝejkonstruo. Ekde la 10a jarcento evoluis la komunumo danke al komerco sur Inn; ĝi estis sidejo de Grafujo Scharding sub la bavaraj familioj de Formbach-Neuburg. Ekde 1160 ĝi apartenis al la teritorioj de la anoj de Andechs-Meranien kaj inter 1248 kaj 1504 de la Vitelsbaĥoj. Dum la tempo de frua eklezia organizo mezepoke Schärding apartenis al la paroĥo de St. Florian am Inn (Sankt Weihflorian). Ĝi konsistis , kiel ankaŭ la paroĥo de Münzkirchen, el teritorioj sub la admininistrado de la Preĝejo Sankta Severino (Passau).[2] La memstareco de la preĝejo en St. Florian estis ekde 1182. La al St. Florian eklezie submetitaj areoj estis tre larĝaj estante inter Passau kaj Münsteuer kun Brunnenthal, Schärding, Suben, St. Marienkirchen kaj Eggerding,[3], krome partoj de Taufkirchen, Lambrechten kaj Rainbach.[4] Kiam la sidejo de la paroĥo translokitis disde St. Florian al Schärding en 1380 la urbo mem iĝis paroĥa loko.

Danke al bona situo ĉe Inn evoluis Schärding je granda centro komerco por vendo de salo, ligno, feroj, vino, silko, vitro, frumento, tukoj kaj bestoj. Je la fino de la 13-a jarcento la loko ricevis la privilegion de bazarokazigo. Post diversaj poesedantoj en la 14-a jarcento plialtrangiĝis unuafoje en la 20.1.1316 je urbo fare de la Vitelsbaĥoj kaj duafoje en la 24.9.1364 fare de Rudolfo la 4-a (Aŭstrio). En 1369 finis la Paco de Schärding la kverelojn inter Bavario kaj Aŭstrio pri Tirolo. La garantidonita urbo Schärding reiĝis bavaria.

Burgo Schärding

Inter 1429 kaj 1436 la remparoj plidikigitis laŭ ordono de duko Ludoviko la 7-a (Bavario). Inter aliaj aferoj oni starigis la Eksteran burgopordegon, la urban fosegon, la Linzer- kaj Passauer-pordegon kaj la Akvopordegon. Dum la Tridekjara milito, ĉefe en la jaroj 1628, 1634, 1645, 1647 kaj 1651 furoris pestepidemioj enurbe. Laŭ la packontraktreguloj post la Milito de bavara sukcedo iĝis Innviertel parto de la regno de la Habsburgoj. Post kiam dum la Napoleonaj militoj la urbo brulkonsumiĝis komplete en la 26.4.1809 kaj Innviertel rebavariĝis en 1810 la urbo definitive ekaŭstriis post la Viena kongreso en 1816. Sed ĝi tuj situis ĉe la rando de ŝtato; la malnovaj komercaj ligoj per doganlimo interrompitis. Jam post la unua aligo al la habsburgaj landoj en 1779 komercado per salo kvazaŭ haltiĝis: Aŭstrio resta preferis salprovizadon disde Salzkammergut kaj la tuto estis krome ŝtata monopolo. Ankaŭ fervojlinioj finis la gravon de Inn kiel vartransportrivero. La konsekvenca malfloro ekonomia kaŭzigis la konservon de baroka historia silueto en tipa Inn-Salzach-arkitekturmaniero.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Supra urboplaco
Katolika Georgo-kirko
  • Urbokerno: Vidindaĵo vera estas la silueto kun burĝaj domoj el la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj, aparte la malfrubaroka linio domara Silberzeile ĉe la supra urboplaco. Ĉirkaŭanta estas kvazaŭ seninterrompa urbomuro kun pluraj mezepokaj pordegoj (Wassertor, Linzer Tor, Passauer Tor). Schärding kun sia fermita, bunta, baroka arkitekturaspekto estas tipa reprezentanto de la t.n Inn-Salzach-stilo.
  • Romkatolika paroĥa Kirko Sankta Georgo: starigitis ĝi meze de la 14-a jarcento kaj barokiĝis inter 1720 kaj 1726.
  • Kirko Am Stein: ĝin oni konstruis post pestepidemio en la 17-a jarcento sub la patroneco de Sankta Sebastiano; sub la regado de imperiestro Jozefo la 2-a sekularigite ĝi servis kiel deponejo kaj teatro; nuntempe uzas ĝin la protestantoj diserve.
  • Iama Spitalo-kirko Sankta Spirito: origino estas fondaĵo de 1474; en 1809 brulkonsumiĝinte ĝi pro monmanko jam ne rekonstruindis; profaniĝo en 1819; la lastpasintajn jarojn gastis tie la urba biblioteko kaj hotelo; rimarkindas la gotika marmora portalo kun riĉa reliefo timpana.
  • Urbomuzeo: en la iama Antaŭburga pordego (Vorburgtor) montranta la evoluon urban kaj median en la kuro de historio.
  • Landa ekspozicio (2004): inter la 23-a de aprilo kaj la 2-a de novembro; kunorganizantoj estis Asbach, Reichersberg kaj Passau sub la moto Grenzenlos – Geschichte der Menschen am Inn (historio de la homoj de ĉe Inn-rivero senlandlime).

Sporto[redakti | redakti fonton]

  • En 2009, 2010 kaj 2011 estis starta kaj cela lokoj de la konkurso Race Around Austria sur la centra urba placo de Schärding.

Societoj[redakti | redakti fonton]

  • SK Schärding: la plej malnova piedpilka klubo fondite en 1922; ludis dum 12 sezonoj en la tria aŭstria ligao.
  • ATSV Schärding
  • ÖTB – TV Schärding 1862
  • TV Schärding
Sportpraktiklokoj
  • Bezirkssporthalle
  • Sportzentrum
  • Rennbahn-Stadion de SK Schärding
  • sportejoj de ATSV Schärding

Schärding membras ĉe la unio Etaj historiaj urboj (Kleine historische Städte).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Plej gravas ekonomie la triaranga serva sektoro (personaj, socialaj, publikaj, fremdultrafikaj servoj); tie deĵoris ĉirkaŭ 70 procentoj. Inter la plej gravaj entreprenoj rangas la Laktejaro schärdinga (Schärdinger Molkereiverband), la Kapsreiter-trinkaĵfargrupo kaj la Bierfarejo Baumgartner. Nemalgrandas ankaŭ la firmao Hennlich.

Centralo Schärding-Neuhaus: inter Schärding kaj la germana vilaĝo Neuhaus am Inn estas en 1961 starigita hidroelektra centralo kun povo de 96 MW. En 2014 malfermitis moderna biomasa centralo.

Trafiknodo[redakti | redakti fonton]

  • stratoj: Schärding situas proksime de la aŭtoŝoseo A8 kiu kondukas de Wels al Passau kaj (sub la nomo A3) plue al Regensburg. Du pontoj trans Inn-rivero kondukas al al germana strataro norden.
  • ŝipoj: Surŝipe veturas en niaj tagoj nur turistoj pro ke la centraloj sur Inn ne havas kluzojn ŝipir-taŭgajn.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Wassertor-pordego kun signoj pri estintaj inundoj

Estante loka centro Schärding gastas la sidejon de distrikta administrado kaj de malaltaj shtataj instancoj.

  • Bezirkshauptmannschaft (distrikestrejo)
  • Bezirksgericht (distrikta kortumo)
  • Finanzamt (financa oficejo)
  • Dienststelle des Vermessungsamtes Ried im Innkreis (katastra oficajo)

aliaj servoj publikaj

  • filio de Oberösterreichische Gebietskrankenkasse (asekurkompanio regiona)
  • Bezirkspolizeikommando, Polizeiinspektion, Stadtpolizei (policejoj)
  • poŝtejo

Saneco[redakti | redakti fonton]

  • Landeskrankenhaus (malsanulejo)
  • Ärztezentrum Schärding (Gahleitner & Stern OG/kuracista centro)
  • Bezirksaltenheim, Bezirkspflegeheim (oldulejoj)
  • Kneipp- und Gesundheitszentrum der Barmherzigen Brüder (sanigeja kaj Kneipp-a centro de katolikaj fratoj)

Klerigo[redakti | redakti fonton]

  • Volksschule (bazlernejo)
  • Musikhauptschule Schärding (muziklernejo)
  • Sporthauptschule Schärding (sportlernejo)
  • Hauptschule für Gesundheit und neue Medien (lernejo pri sanecprofesioj kaj novaj komunikiloj)
  • Allgemeine Sonderschule (speciala lernejo por handikapuloj)
  • Berufsschule (metilernejo)
  • Landwirtschaftsschule (en proksima Otterbach: agrikultura faklernejo)
  • Polytechnische Schule (politeknikejo)
  • Berufsschule für gewerbliche Lehrberufe (profesia lernejo)
  • Landwirtschaftliche Berufs- und Fachschule (agrikultura lernejo)
  • Schiffsführerschule Inn-Donau (shipkapitantrejnlernejo)
  • Bundesgymnasium und Bundesrealgymnasium (gimnazio)
  • Bundeshandelsschule (ekonomiprofesia lernejo)
  • Bundeshandelsakademie (komercprofesia lernejo)
  • Bundesoberstufenrealgymnasium mit sozial-kommunikativem und vokalem Schwerpunkt (gimnazio kun socia-komunikada kaj vocha fokusoj)
  • Berufsförderungsinstitut (BFI) – Erwachsenenbildung (pluklerigejo por plenkreskuloj)
  • Landesmusikschule Schärding (landa muziklernejo)
  • biblioteko urba che Schloßgasse-strato
  • Volkshochschule Schärding (VHS; popolaltlernejo)
  • Wirtschaftsförderungsinstitut (WIFI; porekonomia instituto)

Religio[redakti | redakti fonton]

Inter la enloĝantoj apartenas 83,5 % al la Katolika Eklezio. La dua plej granda religia komunumo estas la islama (5,0 %). La protestantisman kredon konfesas 2,8 % de la lokuloj, dum 5,6 % preferas neniun konfesion.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

  • Rupert Ignaz Mayr (1646–1712), komponisto
  • Johann Marian von Leyden, juĝisto kaj parlamentano
  • Michael Denis (1729–1800), jezuito kaj poeto
  • Johann Ev. Lamprecht (1816–1895), pastro kaj regionhistoriisto
  • Leopold Scheibl (1817–1894), urbestro de Salzburg
  • Karl Wagner von Inngau (1819–1893), juĝisto
  • Hans Zötl (1846–1938), juĝisto kaj fondinto de Franz-Stelzhamer-ligo
  • Georg Wieninger, bierfaristo kaj politikisto
  • Josef Kyrle (1880–1926), dermatologo
  • Max Hirschenauer (1885–1955), pentristo
  • Georg Kyrle (1887–1937), prahistoriisto
  • Gustav Kapsreiter (1893–1971), industriulo kaj mecenato
  • Adele Obermayr (1894–1972), politikistino
  • Ernst Degn (1904–1990), pentristo
  • Albert Bruckmayr (1913–1982), benediktano
  • Ernst Dürr (1921–2002), politikisto
  • Gerhard Botz (* 1941), historiisto
  • Ferdinand Gstöttner (1942–2018), politikisto
  • Edith Schreiber-Wicke (* 1943), verkistino
  • Hans Schafranek (* 1951), historiisto
  • Hans Hurch (1952–2017), festivalestro
  • Roger Reidinger (* 1957), filologo
  • Fritz Egger (* 1960), verkisto
  • Uli Marchsteiner (* 1961), dezajnisto
  • Priska Riedl (* 1964), artistino
  • Thomas Weber (* 1965), grafikisto
  • Richard Gierlinger (* 1967), astronomo
  • Rosemarie Kaufmann, pentristino
  • Raphael M. Bonelli (* 1968), psikiatro
  • Walter Ablinger (* 1969), sportisto
  • Gerhard Lessky (* 1969), dirigento
  • Anette Smolka-Woldan (* 1969), ĉarpentistino kaj pentristino
  • Thomas Schererbauer (* 1972), politikisto
  • Helmut Oblinger (* 1973), sportisto
  • Michael Angerschmid (* 1974), sportisto
  • Pamela Ecker (* 1974), muzikistino Malerin, Musikerin und Musikpädagogin
  • Marlene Morreis (* 1976), aktorino
  • Andreas Baumgartner (* 1981), skisaltisto
  • Lukas Weißhaidinger (* 1992), diskoĵetisto

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.oberoesterreich.at/oesterreich/ort/430001189/barockstadt-schaerding.html Barockstadt Schärding
  2. Johann Ev. Lampreĉt: Beschreibung der k.k. landesfürstl. Gränzstadt Schärding am Inn und ihrer Umgebungen. Wels 1860 (surrete), p. 276.
  3. Theodor Ebner, Die Antiesenmündung, in: Jahrbuch des Oberösterreichischen Musealvereins 148 (2003), p. 257–284 (surrete), p. 279.
  4. Johann Ev. Lamprecht: Beschreibung der k.k. landesfürstl. Gränzstadt Schärding am Inn und ihrer Umgebungen. Wels 1860 (surrete), p. 276.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Ev. Lamprecht: Beschreibung der k.k. oberösterreichischen Gränzstadt Schärding am Inn und ihrer Umgebungen. Historisch-topographisch und statistisch beleuchtet. Wels 1860 (Digitalisat)
  • Johann Ev. Lamprecht: Historisch-topographische und statistische Beschreibung der k.k. landesfürstlichen Gränzstadt Schärding am Inn. Selbstverlag der Stadtgemeinde Schärding, Schärding 1887. Nachdruck 2002.
  • Stadtgemeinde Schärding (eld.): Chronik der Stadt Schärding am Inn. Vom ausgehenden 19. Jahrhundert bis zur Gegenwart. Schärding 1991.
  • Franz Engl: Schärding am Inn. Ein Führer durch Stadt und Geschichte. Verlag Eduard Wiesner, Wernstein 1991.
  • Franz Engl: Das Heimathaus Schärding am Inn. In: Oberösterreichische Heimatblätter. Heft 3/4, Linz 1956, p. 116–121
  • Franz Engl: Die Burg zu Schärding: Bollwerk und Steinbruch. Rieder Volkszeitung, Jahrgang 108, 1988, Nr. 43.
  • Franz Engl: Der Schärdinger Künstlerkreis. Innviertler Künstlergilde. Jb. 1966/67, Ried 1966, p. 5–28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]