Schönbrunn (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gastejo Zum Jungfernsprung

Schönbrunn nomiĝas iam tre grava ekskursejo en Arnstadt, kie estis ankaŭ la sidejo de la pafista societo Schönbrunner Schützengesellschaft von 1717.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo venas de la akvo de la surloka fontakvoputo (renovigita en 1688). En 1827/28 konstruitis gastejo kun dancsalono, societaj ĉambroj, kegloludejo, kuirejeto. La tuto estis unue de municipa, poste privata posedo.

Inter 1924-50 troviĝis surloke kafejo Alter Schönbrunn. En la nordo estis du pafejoj (malnova kaj nova de 1819) kaj dancsalono kun kaj muzikhalo. La malnova pafejo estiĝis en 1837 gastejo Schützenhaus Schönbrunn. La nuna gastejo Zum Jungfernsprung estis muzikhalo en 1838. Multaj urbanoj ĝuis la buntan gamon da spektakloj kaj eventoj okazintaj ĉe la pafistejo. Tre ŝatata estis ekzemple ankaŭ la birdoĉasado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Baumberg, Emil: Arnstädter Leben vor siebzig Jahren, Arnstadt 1897, p. 43-44
  • Apfelstedt, H.E.Th.: Heimatskunde des Fürstenthums Schwarzburg-Sondershausen, II. Heft, Sondershausen 1856, p. 62-63