Günsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schürmatt (Günsberg))
Günsberg
Blazono de Günsberg
Blazono de Günsberg
Blazono de Günsberg
Günsberg, rigardo ek de Kammersrohr
Günsberg, rigardo ek de Kammersrohr
Günsberg, rigardo ek de Kammersrohr
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 610406 / 234013 (mapo)47.2569444444447.5761111111111Koordinatoj: 47° 15′ N, 7° 35′ O; CH1903: 610406 / 234013 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1154
Areo 5,25 km²
Alteco 624 m super marnivelo
Poŝtkodo 4524
Komunumkodo 2547
Mapo de Günsberg
Mapo de Günsberg
Mapo de Günsberg
vdr

Günsberg estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 154 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Günsberg situas sur la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso proksimume 6 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Soloturno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Günsberg kaj la setlejoj kaj bienoj Bangerten, Bann, Brüggmatt, Dälen, Geracher, Glutzenberg, Grossstein, Lissersbergli, Säget, Schlüngler, Schürmatt, Stapfler, Vorstettli, Wasserfallen kaj Weidgässli. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,25 km², de kiuj 42,5% estas kovritaj de arbaro, 46,9% servas por agrikulturo kaj 10,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Günsberg limas en nordo al Herbetswil, en nordnordoriento al Farnern (BE), en nordoriento al Attiswl (BE), en oriento al Kammersrohr, en sudo al Hubersdorf, en sudokcidento al Riedholz, kaj en okcidento al Balm ĉe Günsberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Günsberg situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per konekta vojo de Attiswil al Balm ĉe Günsberg. Per poŝtaŭtolinio al Soloturno la komunumo estas konektita al la publika tranportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas inter Wiedlisbach an Wangen ĉe Aro en distanco de proksimume 6 kilometroj sudorienten.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Günsberg datiĝas el la jaro 1307 kiel Gunsperch. Ek de proksimume la jaro 1050 Günsberg apartenis al la Senjorujo Balm. En la jaro 1344 Soloturno akiris la supran jurisdikcion. En la jaro 1411 Soloturno akiris ankaŭ la ceterajn rajtojn. Ek de tiam ĝis 1487 Günsberg apartenis al la Voktejo Balm. De 1487 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Günsberg estis parto de la Voktejo Flumenthal. Ek de 1803 ĝi estas komunumo de la distrikto Lebern.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]