Schauinsland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schauinsland
(Erzkasten)
monto
Schauinsland de okcidente
Deveno de nomo: "Rigardu-en-la-landon"
Lando  Germanio
Regiono Baden-Virtembergo
Municipo Freiburg
Montaro Nigra Arbaro
Situo Schauinsland
 - alteco 1 284 m s. m.
 - koordinatoj 47° 54′ 43″ N 7° 53′ 55″ O / 47.91194 °N, 7.89861 °O / 47.91194; 7.89861 (mapo)
Horzono UTC (UTC+ 1)
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Germanio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Schauinsland

Monto Schauinsland en la Nigra arbaro estas 1.284,4 metrojn super marnivelo alta monto tutproksime al, eĉ en Freiburg im Breisgau. Ĝi estas ŝatata ekskursocelo, facile atingebla per telfero Schauinslandbahn. En antaŭaj tempoj ĝi nomiĝis "Erzkasten" (erckasten, kio signifas erckesto), ĉar sur, respektive en ĝi oni minis arĝentercon (vidu artikolon Minejo Schauinsland). La nuna nomo unuafoje aperis en 1347 en la tiama formo "Schouwesland" (rigardo en la landon). La monto situas dek kilometrojn sudoriente de la urbocentro de Freiburg.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rigardo de Schauinsland al la Svisaj Alpoj dum inversa vetero kaj sunsubiro

La pinto de la monto Schauinsland situas en la areo de Freiburg. Rekte sude aliĝas la municipo Oberried, okcidente la municipoj Münstertal (Schwarzwald), Bollschweil kaj Horben (horloĝdirekte).

Speciale dum inversaj veteroj en aŭtuno monto Schauinsland ofertas belegajn panoramojn "supernubajn" de la Vogezoj, preter Hornisgrinde kaj ĝis la Alpoj. Oni vidas la pintojn de la montoj Tödi, Titlis, Eiger, Jungfrau, Weisshorn, Bietschhorn, Grand Combin, Mont Blanc. De ĉi tie la Ŝvaba Ĵuraso ne estas videbla, alie ol de la proksima Feldberg, kiu estas pli alta. Anstataŭe eblas vidi malsupren al Freiburg im Breisgau.

Ekde 2003 la apuda Holzschlägermatte estas loko de politike disputataj ventoturbinaro. Ĉar Schauinsland situas en naturprotekta areo, ili ne stariĝis sur la pinto, sed sub ĝi je nivelo de ĉirkaŭ 1000 m s.m..

La padeloj de la ventoturbinoj ne superas la montopinton, tiel ke la elrigadoj de kaj al la pinto ne estas ĝenataj.

Rigardo de Freiburg al la monto Schauinsland kun la ventoturbinoj sur Holzschlägermatte en marto 2007
Rigardo de Freiburg al la monto Schauinsland kun la ventoturbinoj sur Holzschlägermatte en marto 2007

Historio[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Hermann Dischler: Rigardo de Wagensteig al monto Schauinsland (1931)
Vilaĝo Hofsgrund ĉe Schauinsland, 2004
Informtabulo kun profilo de la gapminejo

Minado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Minejo Schauinsland.

Dum pli ol 700 jaroj oni minadis arĝenton, plumbon kaj zinkon. La minado estis tre profitodona dum la mezepoko, tiel ke dum la 14-a jarcento kelkaj entreprenistoj de la minejo "Dieselmuot" donacis vitrofenestrojn al la katedralo de Freiburg. La ministoj loĝis tuj apud la minejoj en du setlejoj sur la monto Schauinsland. Tiuj setlejoj estis forlasitaj dum la 16-a jarcento. La minita arĝento estis vendata de Freiburg aŭ stampita al moneroj en la urbo.

La minkavoj de la minejo atingis longecon de entute ĉirkaŭ 100 kilometroj, dise en 22 etaĝoj. Komence de la 20-a jarcento ĉirkaŭ 250 ministoj laboris tie. Ne antaŭ 1954 la minado ĉesis pro ekonomiaj kialoj.

Kapplerstollen[redakti | redakti fonton]

La mingalerio Kappler ligis la du vilaĝojn Kappel kaj Hofsgrund. Ĝi ankaŭ nomiĝis "akuŝistina galerio", ĉar la akuŝistinoj kaj la infanoj de Kappel ĝin uzis kiel mallongigon al Hofsgrund.

Posta uzo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1975 parton de la minejo, la Barbara-galerion, uzis la federacia oficejo por loĝantarprotektado kaj kontraŭkatastrofa helpo kiel stokejon por arkivaĵoj de la germana ŝtato. La galerio estas la plej granda arkivo por longtempa arkivado en Eŭropo.

Muzea minejo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1976 fondita esplorista grupo Streiber senrubaĵigis kaj tramezuris plurajn eksajn minkavojn. Ekde 1997 parto de la malnova minejo estas vizitebla kiel muzea minejo. Kadre de gvidadoj oni prezentas al vizitantoj vastan spektron de ĉiuj epokoj de la minejo.

Berghaus[redakti | redakti fonton]

Berghaus, "Montodomo"

La Berghaus ("Montodomo") estis konstruita en 1936 kiel hotelo Burggraf kun 74 litoj en 26 ĉambroj. Post la dua mondmilito ĝin uzis la franca komandantejo ĝis 1952. En 1958 ĝi fariĝis infanrefortiĝejo kaj poste kampara lernejgastejo (germane Schullandheim, populara tradicio en Germanio) de la urbo Pforzheim. Ekde 1989 la urbo Freiburg uzis ĝin kiel loĝejaron por rifuĝintoj, ekde 1992 kiel studentloĝejaron.

Transkonstruado al resaniĝeja kliniko kun 48 litoj fiaskis pro ŝanĝoj de la sanigaferaj leĝoj kaj pro tio mankantaj kreditoj. Sekve de tio la investanta kompanio (kompanio kun limigita respondeco) Groddeck-kliniko fine de la jaro 2000 nesolventiĝis.[1] La nepreta konstruaĵo ekde 2001 staris malplena kaj damaĝiĝis je la novaj pordoj kaj fenestroj pro vandalismo.[2]

En 2011 tri geedzaj paroj el Freiburg aĉetis la 'montodomon' kaj volis ĝin transkonstuigi al seminari- kaj ripozdomo. Apogis ilin membroj de la societo Service Civil International.[3] Sed la projekto ne trovis sufiĉe da partopreno. Nun la domo denove haveblas por aĉeto.[4]

Berghotel (monthotelo)[redakti | redakti fonton]

La montohotelo Berghotel sub la pinto de Schauinsland

En 1869 inspiciento de la urba teatro de Freiburg konstruigis kaj entreprenis kabanon por migrantoj okcidente sub la pinto. El ĝi ekestis en ŝanĝiĝoplena historio la "Gasthaus zur Friedrichsruhe" (gastejo ripozo de Frederiko) respektive Gastejo Schauinsland. Post incendio la domo en 1962 ricevis sian nunan formon. Ekde 1936 Heinrich Sauerer kun sia familio mastrumadis la monthotelon. Poste la domo dum 13 jaroj ĝi estis resaniĝ- kaj konferencgastejo de Arbeiterwohlfahrt (neprofitocela necentrala asocio por sociala bonfarto de laboristoj, aktiva en Germanio). Ekde 2006 la domo kun 50 litoj estas luprenebla komplete.[5][6]. La domo servas al motorciklo-krimromano kiel scenejo.[7]

Protektadregionoj[redakti | redakti fonton]

La pintoareo kaj la altecregiono de la monto Schauinsland estas per dekreto de la 12a de decembro 2002 de Regierungspräsidium Freiburg deklarita kiel naturprotekta regiono (Naturschutzgebiet) Schauinsland en la naturregiono Hochschwarzwald. (NSG-numero 3.264). Ĝi havas areon de preskaŭ 1.054 hektaroj (ha), el ili en la urbotereno Freiburg im Breisgau 329,7 ha kaj en la Landkreis Breisgau-Hochschwarzwald 724,2 ha. Ĝi estas enordigita en la IUCN-kategorion IV. La CDDA-kodo estas 319058.

La naturprotektan regionon komplementas samnoma pejzaĝprotekta regiono, same deklarita per dekreto de la 12a de decembro. Tiu ĉirkaŭas la naturprotektan regionon kaj ampleksas jenajn terenojn: la montarbaron de Freiburg je la nordokcidentaj deklivoj de la monto Schauinsland, la valon de Kappel kun la malgranda valo kaj la granda valo sur la tereno de Kappel, la pejzaĝon sudokcidente de la rivereto Brugga kaj okcidente de la strato L 126 inter Kirchzarten-Bruckmühle kaj la Hohe Brücke (alta ponto) ĉe St. Wilhelm, la pejzaĝon sudokcidente de la Trubelsmattkopf ĝis la Wiedener Eck kaj oriente de la valo Stampfbachtal de Oberneuhof ĝis Spielweg sur la tereno de la municipo Münstertal kaj la pastejoj ĉe la bienoj Kohlerhöfe sur la tereno de Ehrenstetten. La pejzaĝprotekta regiono ampleksas entute 5.484 hektarojn, el ili 1.741 hektaroj sub la protektregiona numero 3.11.008 apartenas la la urbodistrikto Freiburg kaj 3.743 hektaroj sub la protektregiona numero 3.15.032 al la distrikto Breisgau-Hochschwarzwald.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ventotordita fago sur la selo inter Schauinsland kaj Haldenköpfle

Fallerhäusle[redakti | redakti fonton]

La Fallerhäusle estas minista domo situanta proksimume unu kilometron sub la enirejo por vizitantoj. Temas pri plimalgrandigita formo de la Schauinslanddomo. Pri tiu minista dometo meze de la 18a jarcento okazis grandaj kvereloj inter la bienuloj de Hofsgrund kaj la minejposedantoj. La minejposedantoj venigis minejfakulojn el Tirolo, sed ne zorgis por loĝeblecoj. Pro tiu embaraso ili permesis al la tirolanoj konstui siajn dometojn sur la ŝut- kaj minejareoj.

Ventofagoj[redakti | redakti fonton]

Rande de la Rejnebenaĵo, el kiu la monto Schauinsland krute elstaras, blovas ofte kaj parte forta vento, plejparte el okcidentaj direktoj. Tio kaŭzis dum la jardekoj bizarajn formojn de la tie starantaj fagoj.

Schniederlihof[redakti | redakti fonton]

Kamparbiena muzeo „Schniederlihof“ – la enveturejo por transportĉaroj gvidas rekte sub la tegmenton

Supere de Hofsgrund situas la Schniederlihof, vizitebla nigraarbara domo, konstruita en 1593.[8] Schnieder estas la alemana formo por Schneider (tajloro). Ĉar la viro ne estis giganto, oni nomis lin Schniederli (tajloreto). Ĝis 1966 la bieno ankoraŭ estis mastrumata, ekde 1972 ĝi estas priregiona muzeo (germane Heimatmuseum), vizito eblas de majo ĝis oktobro. La bieno situas sur alteco de 1050 m kaj estas atingebla de la preĝejo de Hofsgrund en 30 minutoj. En la foto priatentu la barilon - ĝi kunteniĝas sen iu ajn najlo!

Schauinslandbahn[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Schauinslandbahn.
Telfero al Schauinsland

De Freiburg (valstacio Horben) la monto Schauinsland estas atingebla per nacel-rondira telfero, la plej longa en Germanio. La tielnomata telfero Schauinsland superas je longeco de 3600 metroj altecodiferencon de 746 metroj. La 37 senkonduktoraj naceloj povas transporti ĝis 700 homojn po horo, po jaro estas proksimume 240.000 pasaĝeroj. La telfero Schauinsland ekfunkciis en 1930 kiel unua persontelfero de la mondo.

En kelkaj jaroj la telfero Schauinsland en vintro je idealaj neĝkondiĉoj povas esti uzata kiel skilifto. De proksimume 300 metrojn post la parkumejo Rotlache sube de la montstacio la skivego, kiu ne prepariĝas ("sovaĝa skivego"), oni povas skii je propra risko pli ol ok kilometrojn ĝis la valstacio de la telfero Schauinsland. Tiu apartenas al la plej longaj skidescendejoj de la Nigra arbaro.

Monumento pri anglaj lernejanoj[redakti | redakti fonton]

Memormonumento por la pereintaj angloj

Memore al la Angla neĝdramo, en kiu grupo de anglaj lernantoj migris en neĝoŝtormo sur la monto Schauinsland kaj kvin lernantoj perdis sian vivon, oni en 1938 konstruis la Engländerdenkmal laŭ planoj de la arkitekto Hermann Alker el Karlsruhe. Decide partoprenis en tiu iniciato la gvidantaro de la Hitler-Jugend, kiu uzis la monumenton por propagandaj celoj kaj transinterpretis la katastrofon al heroago ("Ili mortis en batalo por paco kaj popolinterkomprenigo").[9]

Post la dua mondmilito oni anstataŭigis en la surskribaĵo Die Jugend Adolf Hitlers per Die Jugend Deutschlands kaj oni forigis la aglon de la Tria Regno kaj la svastikon for de la fronta flanko.

Daŭras la onidiro, ke oni Freiburg longan tempon ne bombadis, ĉar la frajburganoj kun multe da helpemo kaj kompato engaĝis sin por la postlasitaj familianoj de la akcidente mortintaj angloj.[10]

Turo de Schauinsland[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eugen-Keidel-Turm.
Eugen-Keidel-Turm

La elrigardturo sur la pinto de la monto Schauinsland, knstruita en 1981, estas nomata laŭ la iama ĉefurbestro de Freiburg Eugen Kreidel. Ĝi estas elirpunkto por multaj migradoceloj en la montara regiono. De ĝia elrigardplatformo en proksimuma alteco de 20 m ankaŭ la Mont Blanc, la plej alta monto de la Alpoj estas videbla, kio elde la piedo de la turo ne eblas, pro la antaŭe situanta pinto Haldenköpfle .

Observatorioj[redakti | redakti fonton]

La sunobservatorio

Sur la monto Schauinsland troviĝas sunobservatorio, kiun entreprenas la Kiepenheuer-Institut für Sonnenphysik (KIS), kaj kiu nuntempe nur servas por instruceloj kaj por publika agado. La aktualaj esploroj okazas interalie en la Observatorio del Teide sur Tenerifo. La observatorion oni povas viziti sen antaŭa anonco ĉiujare inter majo kaj septembro je kvin tagoj de malfermita pordo, kiuj jarkomence estas fiksitaj. Tiam inter 11 h kaj 15 h okazas gvidadoj. La observatorion fondis en 1943 la Luftwaffe (aerarmeo) de la Tria Regno (Nazia Germanio), por ebligi per observado de la sunaktivecoj kiel eble plej akuratan prognozon de la optimumaj frekvencoj por la milita radiofonio. Ekde 1943 ĝis 1975 gvidis ĝin Karl-Otto Kiepenheuer.

Krome sur la monto Schaŭinsland troviĝas aermezurstacio de la Federacia medioficejo de Germanio kaj la Federacia oficejo por protektado kontraŭ radiado. Tie oni kadre de la European Monitoring and Evaluation Program (EMEP) mezuras la koncentriĝon de la enaeraj nocaj substancoj kaj registras kadre de GAW la klimatorilatajn gasojn kaj radionuklidojn en la atmosfero. La konstruaĵon oni konstruis en 1943 kune kun la sunobservatorio kaj servis por la observado de la kavalito de la Ionosfero por la celoj de la miita radiofonio.

Ekde 1957 sur la monto Schauinsland staras mezurstacio por la longtempa kontrolado de la atmosfero pri artefarita kaj natura radioaktiveco.[11] Ĝin oni en 1989 integrigis en la novefonditan Federacian oficejon por protektadon kontraŭ radioaktiveco. Interalie oni tie per instrumentoj mezuras spurojn de radioaktiveco en la aero (ODL-mezurreto) kaj oni kontrolas la obeon al la [[Kontrakto por ĉesigi nukleajn armilojn.

Uzo por feriaj ripozadoj[redakti | redakti fonton]

La monto Schauinsland estas intense uzata proksima feriripozejo por Freiburg kaj ties regiono. En ĉiu sezono oni povas promeni kaj migri. Je bonaj neĝkondiĉoj eblas skikurado kaj descendskiado. Luĝadon oni praktikas kaj sur la Holzschlägermatte kiel ankaŭ sur la alto de la monto, kie ekzistas luĝolifto. Biciklantoj povas same fari sportivajn kiel ankaŭ komfortajn ekskursojn kaj oni povas uzi la telferon Schauinsland por faciligi la supreniĝon.[12] De majo ĝis oktobro eblas unuhora malsuprenveturo per luita skutilo.[13] Ankaŭ glisparaŝutantoj havas startejon sube de la montstacio.[14]

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo en Badische Zeitung de 2013-11-21: "Das Geisterhaus auf dem Schauinsland: Vom Hotel zur Bauruine" - germane
  2. Historio de Berghaus Arkivigite je 2014-10-02 per la retarkivo Wayback Machine germane, legita la 13an de decembro 2015
  3. Alexandra Sillgitt: Freiburg: Neues Leben im alten Berghaus am Schauinsland, suedkurier.de, 28a augusto 2013, legita la 20an novembro 2013
  4. Artikolo en Badische Zeitung de 2015-06-20: "Schauinsland: Berghaus steht vor Verkauf" - germane, legita la 13an de decembro 2015
  5. Henning Volle: Bergrekord am Schauinsland – die Geschichte des berühmten ADAC-Bergrennens 1925–1988. EK-Verlag, Freiburg 2009, ISBN 978-3-88255-895-1. S. 7
  6. Kiel lui la tutan hotelon (germane "Das Berghotel als Miethotel"), legita je 2015-02-04
  7. Karin Schickinger: Schüsse am Schauinsland, Highlights-Verlag, Euskirchen 2012, ISBN 978-3-933385-63-5
  8. Hans Schüssele: Das Bauernhausmuseum „Schniederlihof“, Bändchen der Gemeinde Oberried.
  9. The fatal hike that became a Nazi propaganda coup – theguardian.com. Alirita 2016-07-06.
  10. Egon Schwär: Sagen in Oberried und seinen Ortsteilen Hofsgrund, St. Wilhelm, Zastler und Weilersbach. 3. Auflage. Freiburger Echo Verlag, 2008, ISBN 978-3-86028-199-4, S. 60.
  11. BfS-Messstation Schauinsland. Arkivita el la originalo je 2015-12-20. Alirita 2015-12-04.
  12. Angebote :: Schauinslandbahn, Seilbahn, Freiburg. Arkivita el la originalo je 2015-07-24. Alirita 2015-07-24.
  13. Rollerstrecke Schauinsland. Alirita 2015-07-24.
  14. Oberried: Wie schwierig das Gleitschirmfliegen am Schauinsland ist – badische-zeitung.de. Alirita 2015-07-24.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Werner, Hans Joachim Franzke, G. Wirsing, J. Jochum, V. Lüders, J. Wittenbrink, Berthold Steiber: Die Erzlagerstätte Schauinsland bei Freiburg im Breisgau. Bergbau, Geologie, Hydrogeologie, Mineralogie, Geochemie, Tektonik und Lagerstättenentstehung. Berichte der Naturforschenden Gesellschaft zu Freiburg. Band 92. Heft 1. Aedificatio Verlag, Freiburg 2002, ISBN 3-931681-65-3.
  • Berthold Steiber: Der Schauinsland. Geschichte, Geologie, Mineralien. Doris Bode Verlag, Haltern 1986.
  • Friedrich Metz (Hrsg.): Der Schauinsland (= Der Schwarzwald in Einzeldarstellungen Bd. 1). Moritz Schauenburg Verlag, Lahr 1966.
  • Paul Priesner: Der Bergbau im Schauinsland von 1340 bis 1954. (= Die Geschichte der Gemeinde Hofsgrund Bd. 1). Karl Schillinger Verlag, Freiburg 1982, ISBN 3-921340-84-5.
  • Paul Priesner: Der Bergbau im Schauinsland von 1340 bis 1954. – Die Hofgüter, die Pfarrei, die Schule (= Die Geschichte der Gemeinde Hofsgrund Bd. 2). Karl Schillinger Verlag, Freiburg 1987, ISBN 3-89155-032-4.
  • Henning Volle: Bergrekord am Schauinsland – Die Geschichte des berühmten ADAC-Bergrennens. EK-Verlag, Freiburg 2009, ISBN 978-3-88255-895-1
  • Martin Straßburger: Bergbau im Schauinsland vom späten Mittelalter bis um 1800. In: Schau-ins-Land 126, 2007, S. 69–88 (Digitalisat).
  • Martin Straßburger: Montanarchäologie und Wirtschaftsgeschichte des Bergbaus im Schauinsland vom 13. Jahrhundert bis um 1800 (= Universitätsforschungen zur Prähistorischen Archäologie Bd. 275). Verlag Dr. Rudolf Habelt, Bonn 2015, ISBN 978-3-7749-3969-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Panoramo desur Schauinsland, fotita de Jörg Nitz

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]