Friedrich Schelling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schelling)
Saltu al: navigado, serĉo
Friedrich Wilhelm Schelling, pentraĵo de Christian Friedrich Tieck, ĉ. 1800
Friedrich Wilhelm Schelling, pentraĵo de Joseph Karl Stieler, 1835
Friedrich Schelling, foto de 1848

Friedrich Wilhelm Joseph Ritter von Schelling, dum 1812 nobeligita (n. la 27-an de januaro 1775 en Leonberg, Virtembergo; m. la 20-an de aŭgusto 1854 en Bad Ragaz, Svisio) estis unu el la ĉefaj reprezentantoj de la filozofio de la germana idealismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schelling studis ĉe la universitatoj de Tübingen, Leipzig kaj Jena kie li iĝis en 1798 eksterordinara kaj en 1803 ordinara profesoro pri filozofio. Post konatigo de li kun la bavara reĝo Ludoviko la 1-a li iĝis en 1808 generalsekretario de la Reĝa akademio de la plastikaj artoj en Munkeno kaj nobeliĝis. Poste Schelling iris al Erlangen por fari tiuloke prelegojn filozofiajn - sed revokitis en 1827 ĉe la nove starigita Universitato de Munkeno. Reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a venigis lin en 1840 al Berlino kie li ekprelegis pri filozofioj mitologiaj kaj apokalipsaj. Post kverelo pri nepermesita eldono de liaj verkoj far studentoj li retiriĝis kaj ekvivis alterne en Berlino, Munkeno kaj aliaj lokoj. Lia unua edzino estis Caroline Schlegel (ekde 1803), la dua edzino (ekde 1812) Pauline Gotter.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

La meritego de Schelling estis la kontinuigo de filozofio sur la vojo kiun enpaŝis Immanuel Kant kaj Johann Gottlieb Fichte. Danke al liaj aldonitaĵo malfermiĝis multaj novaj pensoj diverskampe kaj veraj revolucioj mensaj. Sed li ne sukcesis per scienca sobreco montri la progreson de filozofio post Fichte - pri tio pli meritis Hegelo. La diferenco inter pensanta spirito kaj sentanta korpo ĉe homoj havigis duoblan direkton filozofian tial ke oni foje en la mensomondo foje en la korpomondo serĉadis la verecon. La unua pensmaniero nomiĝis Idealismo, la dua Realismo. Jam Kant klarigis ke ambaŭ validus sed konkludis ke nur unu povus esti la korekta. Sekve veno al plena vereco por homoj - pro la nepra ekskludo de la alia dua mondo - ne eblus. El tiu ĉi konkludo evidentiĝis ke realaĵoj kaj idealaĵoj nur ŝajne diferencus, aŭ alidirite: ke la absoluto estus la identeco inter idealaĵaro kaj realaĵaro. De tiu vidpunkto eliris ankaŭ Schelling. Sekvas ke komprenanta spirito kaj la mondo kiel objekto de pripensado identus, ĉar ankaŭ la procedo de kompreno ne estus alia afero ol la samidentecigo de ambaŭ. Laŭ tio oni nomis la tuton faktermine identecfilozofio (germane: Identitätsphilosophie. Ĝi ebligas ke la absoluto (en Dio) konsistas el idealo kaj realo, kaj la absoluto evoluis el si mem laŭ tio kontraŭdiro. La mondo estiĝinta estus mondo de senfinaj memstaraj aferoj.

Problemsolvoj[redakti | redakti fonton]

La tasko de filozofio estas, laŭ Schelling, duobla:

  • dedukti la idealon el la realo kaj ekkoni la realon laŭ ties vereco (=identeco kun la idealo)
  • dedukti la realon el la idealo kaj ekkoni la idealon laŭ ties vereco (=identeco kun la realo).

Schelling mem solvis ĉefe la unuan taskon. Tio videblas ekz. ĉe jenaj skribitaĵoj: »Ideen zu einer Philosophie der Natur« (Tübingen 1795); »Von der Weltseele u.s.w.« (Hamburg 1798); »Erster Entwurf der Naturphilosophie« (Jena 1799). Al la dua tasko dediĉitas la verko »System des transcendentalen Idealismus« (Tübingen 1800). Sed pro ke Schelling okupiĝis multe pli pri la unua tasko oni nomis ties filozofion naturfilozofio. Ĝeneralan priskribon de siaj doktrinoj li entreprenis en la gazeto »Zeitsĉrift für speculative Physik« (2 ol., Jena 1800-1); sed de tiu ĉi gazeto ne faritis daŭrigo. Schelling preferis eldoni plurajn skribaĵojn pri unuopaj temoj filozofioj, ekz. »Bruno, oder über das göttliche und natürliche Princip der Dinge« (Berlin 1802); »Vorlesungen über die Methode des akademischen Studiums« (Tübingen 1803), »Philosophie und Religion« (Tübingen 1804) ktp.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1816, kiam aperis lia verko »Über die Gottheiten von Samothrake« (Tübingen 1816), Schelling mem ne plu eldonis ion. Sed ja proklamis liaj pli malfruaj disĉiploj plurfoje ke la majstro mem venis al tute malsamaj konkludoj ol antaŭe. Schelling sukcese arigis multajn fanatikulojn ĉirkaŭ si kiuj imitis lian filozofimanieron - kaj faris ofte la samajn erarojn: manko de centprocenta scienca pensmaniero kaj anstataŭigo per fantazio kaj ŝerco.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1834 li iĝis membro de Hungara Scienca Akademio. En Bad Ragaz farigis por li monumenton la bavara reĝo Maksimiliano la 2-a en la 1856-a jaro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Brockhaus Bilder-Conversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1841., p. 67-68, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]