Scheuerle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scheuerle
negoco • entrepreno vd
Dum 1869 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Pfedelbach
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr

La Scheuerle Fahrzeugfabrik GmbH estas germania firmao por produktado de pezŝarĝa transporto. La sidejo de la entrepreno estas Pfedelbach en Hohenlohekreis, Baden-Württemberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La firmaon fondis en 1869 la forĝisto Christian Scheuerle en Pfedelbach. Lia nepo Willy Scheuerle estas rigardata kiel pioniro de evoluigo de specifaj transportiloj por la pez-ŝarĝa transporto. Liaj evoluigoj en la 1940-aj jaroj donas ankoraŭ hodiaŭ la bazan principon de multaj modernaj pez-ŝarĝaj transportiloj. Scheuerle vendas en 1949 la unuan modernan platkamionon. En la sekva jaro komenciĝis produktada programo por ĉiurade tireblaj transportiloj kun du ĝis multaksaj versioj kaj kun transporta kapablo de 10 ĝis 100 tunoj. La hidraŭla aksa egaligo ebliĝis en 1957 (ĝis 500 tunoj). Oni enkondukis en 1972 la elektronikan movdirektadon.

Transportkamionoj[redakti | redakti fonton]

Peztranportilo de Scheuerle

La unua grava internacia projekto estis en 1960 la transporto de la roka templo Abu Simbel en Egipto. Oni enkondukis en 1981 pendelaksan sistemon ĝis 250 tunoj, en 1983 tutelektronikan transportilan sistemon por plurmil tunoj. La tute aŭtomate, senŝofora transporta sistemo por plej pezaj ŝarĝoj ekzistis ekde 1986, oni povis unu jaron poste transporti 1.800 tunojn sur la vojo.

Oni transportis en 2004 integritan nafto- kaj platformon kun 14.350 tunoj en Anglio, kie okazis uzo de 500 aksaj linioj.

Kunlaborantoj kaj produktado[redakti | redakti fonton]

Fine de 2007, la entrepreno havis ĉ. 650 kunlaborantojn, kiuj produktas ĉiujare ĉ. 700 transportkamionon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]