Saltu al enhavo

Schiers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Schiers (komunumaro) kaj Schiers (stacidomo).
Schiers
Blazono de Schiers
Blazono de Schiers
Reformita preĝejo de Schiers
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
DistriktoPrättigau/Davos
KomunumaroSchiers (ĝis fino de 2015)
Koordinatoj 46° 58′ 0″ N 9° 51′ 3″ O / 46.96667 °N, 9.85083 °O / 46.96667; 9.85083 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 0″ N 9° 51′ 3″ O / 46.96667 °N, 9.85083 °O / 46.96667; 9.85083 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj2951 (fine de 2023)
Areo61,66 km²
Alteco660 m super marnivelo
Poŝtkodo7220
Komunumkodo3962
Mapo de Schiers
v • d • r

Schiers (prononcu ŝirs, en la romanĉa lingvo Aschera) estas komunumo en la kantono Grizono de Svislando. Ĝi apartenas al la distrikto Prättigau/Davos, ekde 2017 nomata regiono Prättigau/Davos; ĝis kies malfondiĝo fine de 2015 ĝi ankaŭ membris en la loka komunumaro Schiers. Ĝi havis 2499 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009; laŭ la stato fine de 2023 en la komunumo vivis 2 951 loĝantoj sur areo de 61,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 48 loĝantoj/km².

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Schiers situas ĉe la norda flanko de la suba parto de Pretigovio (germane Prättigau). La komunumo etendiĝas de la bordo de la rivero Landquart ĝis la kresto de la montoĉeno Rätikon, kiu estas la limo al Aŭstrio. La komunumo konsistas el la frakcioj Schiers, Lunden, Fajauna-Stels, Maria-Montagna, Pusserein kaj Schuders.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

Schiers limas en nordo al Vandans (Vorarlbergo, Aŭstrio), en nordoriento al Tschagguns (Vorarlbergo, Aŭstrio), en oriento al Sankt Antönien, en sudoriento al Luzein, en sudo al Jenaz, en sudokcidento al Furna, en okcidento al Grüsch, en nordnordokcidento al Seewis.

Tra Schiers pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A13 situas proksimume 10 kilometrojn okcidente en Landquart. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Retia Fervojo de Landquart al Engadino kaj al Davos. De la stacidomo cirkulas diversaj poŝtaŭtolinioj al la unuopaj frakcioj de la komunumo kaj al la najbaraj lokoj Farnas kaj Luzein.

La unua dokumenta mencio de Schiers datiĝas el la jaro 1101 kiel Scieres. Plej gravaj bienposedantoj en Schiers estis dum mezepoko la katedrala kapitulo de Koiro. Bienposedantoj estis ankaŭ la Senjoroj de Vaz, kiu estis ankaŭ la regantoj de Schiers. Ilin sekvis la Grafoj de Togenburgo ĝis 1436, kiam Schiers kiel parto de la tribunalejo Schiers interne de la Senjorejo Solavers aliĝis al la Dektribunala Federacio. De 1496 ĝis 1649 Schiers estis sub regado de Aŭstrio. [1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]