Schinznach-Dorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schinznach)
Schinznach-Dorf
Blazono de Schinznach-Dorf
Vaporfervojo Schinznacher Baumschulbahn en Schinznach-Dorf
komunumo en Svislando • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 26′ 54″ N 8° 8′ 40″ O / 47.44833 °N, 8.14444 °O / 47.44833; 8.14444 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 54″ N 8° 8′ 40″ O / 47.44833 °N, 8.14444 °O / 47.44833; 8.14444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1646
Areo 8,91 km²
Alteco 383 m super marnivelo
Poŝtkodo 5107
Komunumkodo 4115
Mapo de Schinznach-Dorf
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Schinznach-Dorf (prononcu ŝincnaĥ-dorf) estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1646 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schinznach-Dorf situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Aro. La vilaĝo-kerno troviĝas proksimume du kilometrojn okcidente de la rivero. Ĉe la elektrocentralo Aro dividiĝas en du brakojn, inter kiuj situas la insulo Schachen, kies suda duono troviĝas sur la komunuma teritorio de Schinznach-Dorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1993 Schinznach-Dorf disponis pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Bazelo tra Frick kaj Brugg al Zuriko. Nun la komunumo estas konektita al la publika transportreto per du poŝtaŭtolinio, unu de Schinznach-Dorf al Wildegg, kaj la alia de la stacidomo de Brugg tra Schinznach-Dorf al Thalheim.

Tra Schinznach-Dorf pasas la kantona ĉefvojo de Araŭo al Brugg kaj la svisa aŭtovojo A3. Tamen la alveturejo plej proksima al ĉi-lasta situas en distanco de pluraj kilometroj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,91 km², de kiuj 4,07 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,19 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 758 m s.m. sur la kulmino de Dreierberg, kiu apartenas al la Falda Ĵuraso, dum la plej malalta punkto de la komunumo situas sur alteco de 340 m s.m. ĉe la bordo de Aro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schinznach-Dorf limas en nordo al Linn kaj Villnachern, en oriento al Schinznach-Bad, en sudo alVeltheim kaj Oberflachs, en okcidento al Thalheim, kaj en nordokcidento al Zeihen.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de la komunumo situas la arbokultivejo de la firmao Zulauf AG, sur kies teritorio funkcias la turisma vaportrajno Baumschulbahn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En mezepoko Schinznach apartenis al la habsburga senjorejon Schenkenberg, kiu estis regata de la Senjoroj Schenken, kies residenco estis la Kastelo Schenkenberg. En la jaro 1460 la urbo Berno konkeris la senjorejon kaj integris ĝin al la Berna Argovio kiel nova voktejo.

En la jaro 1654 oni malkovris sur la tereno de la hodiaŭa komunumo Schninznach-Dorf sulfurentenan termofonton, kiu tamen estis refermita en la jaro 1670 pro inundo. 1691 oni malkovris duan sulfurfonton, ĉi-foje sur la tereno de Birrenlauf. Estiĝis nun kuracbanejo, kiu malgraŭ ĝis situo en Birrenlauf nomiĝis laŭ la unua fonto Schinznach.

En la jaro 1732 Schinznach estis atribuita al la kamparvoktejo Kasteln.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Schinznach fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

En la jaro 1938 la nomo de la komunumo Schinznach estis ŝanĝita al Schinznach-Dorf, por distingi ĝin de Birrenlauf, kiu alprenis tiam la nomon Schinznach-Bad.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]