Schlei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
regiona mapo
La fjordo Schlei konsistigas la limon inter la duoninsuloj Angeln kaj Schwansen

La Schlei - jen germane, prononco [Ŝlaj], platgermane SlieSchlie, dane Slien - estas malvasta branĉo en la okcidenta parto de la Balta Maro ĉe la orienta flanko de Jutlando (geografie ĝi apartenas al la kila golfo, la sudokcidenta parto de la maro). Ĝi kaj aliaj same ekestintaj marbranĉoj nomatas germane Förde kaj dange fjord, kvankam el fake geologia vidpunkto malgraŭ la dana kaj germana terminoj ne vere temas pri fjordo, sed pri glaciepoka tunela valo - tamen pro la tradiciiĝintaj nacilingvaj nomoj kaj pro manko de konciza termino anstataŭ la malpraktike longa faktermino "glaciepoka tunela valo" sencas neformale uzi la vorton fjordo en priskribo de la marbranĉo. La fjordo Schlei konsistigas la limon inter la duoninsuloj Angeln (la kerna historia loĝregiono de la ĝermana tribo engloj, kiuj kune kun saksaj triboj elmigris al Britio kaj tie konsistigis la anglosaksan kulturon) kaj Schwansen. Ĉe la okcidenta pinto de la fjordo situas la urbo Schleswig.

la marbranĉo vidata de la urbo Schleswig
la marbranĉo vidata de la urbo Schleswig