Schleinikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schleinikon
Blazono de Schleinikon
Vilaĝeniro de Schleinikon
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 29′ 53″ N 8° 23′ 56″ O / 47.49806 °N, 8.39889 °O / 47.49806; 8.39889 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 53″ N 8° 23′ 56″ O / 47.49806 °N, 8.39889 °O / 47.49806; 8.39889 (mapo)
Areo 5,65 km²
Alteco 472 m super marnivelo
Poŝtkodo 8165
Komunumkodo 0098
Mapo de Schleinikon
vdr

Schleinikon estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 703 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La 31-an de decembro 2008 la loĝantaro nombris 701.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Surbo en Schleinikon

Schleinigen situas norde de la ĵurasa montoĉeno Lägern kaj sude de la montoĉeno Egg en la valo Wehntal, kiu senakviĝas per la rivero Surbo, inter Oberweningen kaj Niederweningen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,65 km², de kiuj 43,4% estas kovritaj de arbaro, 49,7% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schleinikon limas en nordo al Siglistorf (Kantono Argovio), en oriento al Oberweningen, en sudoriento al Boppelsen, en sudokcidento al Otelfingen, kaj en okcidento al Niederweningen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam tra Schleinigen pasas la linio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Dielsdorf al Niederweningen, la komunumo ne disponas pri propra stacidomo. La komunumo tamen per busoj estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj la stacidomoj de la du najbaraj komunumoj facile atingeblas.

La kantona ĉevojo n-ro 17, kiu kondukas tra la komunuma teritorio, pasas norde de la ĉefvilaĝo, kiu situas flanke de la gravaj trafikvojoj kaj tiel ĝuas trankvilecon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Zythüsli

La tuta vilaĝeto vidindas pro siaj multnombraj faktrabdomoj. Elstara kaj la rekonilo de Schleinikon estas la tiel nomita Zythüsli (kio signifas en Esperanto Tempodometo), bela faktrabkonstruaĵo kun sonorilturo kaj horloĝo. Ĝi estis konstruita en la 18-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]