Schleinitz (dinastio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tombo de Wolfgang de Schleinitz († 1523)

Schleinitz estas pradinastio el Margraflando Meißen kies ano estis (laŭ nekonfirmeblaj asertoj de Bohuslav Balbín) ankaŭ la reĝa bohema ĉefservisto Ulrich el Slynicz. Li apartenis jam en 1184 al la bohemia nobelaro. Nomdoninta sidejo estis Kastelo Schleinitz (akvokastelo) en Leuben-Schleinitz apud Meißen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo Schleinitz

La unua mencio de tiu ĉi dinastio estis en la 28.1.1255 per la nomo Johannes de Zlinicz[1] dume la nekonstestebla dinastiarserio komenciĝis en 1290 per la persono de Hermann de Schleinitz.

En 1465 aperis Haubold (Hugold aŭ Haugold) la pli maljuna de Schleinitz (* ĉirkaŭ 1425; † 1490), ekde 1481 ĉe Kastelo Tolštejn apud Varnsdorf kaj ĉe Kastelo Šluknov en Distrikto Děčín. Liaj du filoj estas Heinrich, sur Kastelo Hohnstein (* ĉ. 1450; † 14.2.1518), marŝalo en Meißen kaj Hugold (la pli juna), ĉe Kastelo Schleinitz (* um 1455; † ĉ. 1512).

Jen aliaj lokoj kie la Schleinitz-oj aktivis: Altoschatz, Bedra, Blankenburg, Bornitz, Canitz, Schloss Dahlen, Eisenberg, Frohburg-Gnandstein, Riesa-Grub(e)nitz, Hedersleben, Hof, Jahnishausen, Riesa-Mautitz, Merseburg, Mosen, Mückenberg, Neschwitz, Neudeck, Ochsensaal, Ottersitz, Ragewitz, Rumburk, Saathain, Seerhausen, Stauchitz, Steinbach, Tautenburg, Treben, Nossen-Wendischbora, Zöschau. La linio estingitis en 1891 post la morto de Hermann Otto de Schleinitz. Alia linio ekzistis en Prusio.

Blazono de Schleinitz-oj
Malnova kastelo en Naundorf-Hof

Blazonoj[redakti | redakti fonton]

  • La malnova blazono (plej malnova sigelo de 1350) montras en dividita blazono dekstre en arĝento rozon ruĝan, maldekstre en en ruĝo kolone du arĝentajn rozojn. Supre de la blazonkasko estas unu arĝenta kaj unu ruĝa bubalkorno kun ruĝaj-arĝentaj kasksupraĵoj.
  • La blazono de 1879 havas la saman tabulon. Sur la kasko kun ruĝaj-arĝentaj supraĵoj estas ruĝa rozo inter arĝenta kaj ruĝa bubalkorno. Tabulportanto estis du kronitaj orumitaj kaj ruĝlangaj agloj. La aloj havs orajn trifoli-pedunklojn. La brusto havas tabuleton en arĝento kaj nigro kun la devizo In Bereitschaft sein (esti prete).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gothaische Genealogische Taschenbücher. freiherrliche Häuser. Schleinitz (Meißen) 1858, 1864 und 1940; Schleinitz (1893), 1929, 1933.
  • Hermann Knothe: Geschichte des Schleinitzer Ländchens. En: Neues Lausitzer Magazin. XXXIX, 1862.
  • Ernst Heinrich Kneschke: Neues allgemeines deutsches Adels-Lexicon, Band 8. Friedrich Voigt'sche Buchhandlung, Leipzig 1868, p. 195 (books.google.de)
  • Emil Freiherr von Schleinitz: Geschichte des Schleinitzschen Geschlechts. von „Einem Mitglied des Geschlechts“. Verlag R. Eisenschmidt, Berlin 1897.
  • Otto Eduard Schmidt: Die Lommatzscher Pflege und das Geschlecht derer von Schleinitz. 1906.
  • Roman von Procházka: Genealogisches Handbuch erloschener böhmischer Herrenstandfamilien. Ergänzungsband, herausgegeben vom Vorstand des Collegium Carolinum (Institut). R. Oldenbourg, München 1990, Stammfolge Schleinitz (Ssleynicz) in Böhmen, p. 121–123; weitere Textstellen zu den von Schleinitz im Register auf Seite 204, ISBN 3-486-54051-3.
  • Genealogisches Handbuch des Adels, Adelslexikon Band XII, p. 466, Band 125 der Gesamtreihe. C. A. Starke Verlag, Limburg (Lahn) 2001, ISBN 3-7980-0825-6
  • Hans-Jürgen Pohl: Aus der Geschichte der Familie von Schleinitz. Verlags-, Werbe- und Philaservice Robert Schmidt, Oschatz 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sächsisches Hauptstaatsarchiv Dresden