Schmölln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Schmölln en la federacia lando Turingio de Germanio. En la federacia lando Saksio kaj la historia regiono Supra Luzacio ankaŭ ekzistas samnoma loĝloko, parto de la komununmo Schmölln-Putzkau.
Schmölln
Blazono
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Altenburger Land
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 50°53′42″N 12°21′23″O  /  50.895°N, 12.35639°O / 50.895; 12.35639 (Schmölln)Koordinatoj: 50°53′42″N 12°21′23″O  /  50.895°N, 12.35639°O / 50.895; 12.35639 (Schmölln)
Alto super la marnivelo 220 m
Areo 41,60 km²
Loĝantaro 11361 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 034491
Poŝtkodo 04626
Aŭtomobila kodo ABG
Oficiala Municipokodo 16077043
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 13 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Herbert Köhler
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Markt 1
Oficiala retejo https://www.schmoelln.de/
v  d  r
Information icon.svg

Schmölln estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Altenburger Land de la federacia lando Turingio. En 2015 la komunumo havis 11361 loĝantojn. La urbo situas ĉe la rivero Sprotte. Ĝi famiĝis danke al la fabrikado de butonoj en la 19-a jarcento. La plej alta monto ĉirkaŭa estas Schafberg en Sommeritz kun alteco de 293 metroj.

Urbopartoj kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Apartenas al Schmölln krom la urbokerno jenaj kvartaloj: Bohra, Brandrübel, Großstöbnitz, Kleinmückern, Kummer, Nitzschka , Nödenitzsch, Papiermühle, Schloßig, Selka, Sommeritz, Weißbach, Zschernitzsch. Ekde la 3.9.2015 urbestras Sven Schrade (SPD). Jenas la ĝemelurboj de Schmölln: la ĉeĥa Žďár nad Sázavou, la latvia Dobele, la baden-virtembergia Mühlacker.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la hodiaŭa urboparto Bohra estis dum la bronza epoko setlejo sufiĉe granda. Ĝi elfositis en 2008 kaj taksitis arkeologie. Ekde la tempo de Popolmigrado elorienteŭropa ekzistis slava loĝantaro surloke.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La surbazarplaca puto - ĝi montras urbhistorion dum 1000 jaroj
Ĉirkaŭfortikaĵaj restoj en la strato Schulstraße

En 1066 estis la unua endokumenta mencio de la urbo kiel abbatia zmulna. Tiam transdonitis la jam ekzistanta benediktana monakejo kun ĝiaj rajtoj monfara kaj doganimpostpostula al la episkopujo de Naumburg. Supozatas ke la nomo etimologias en la soraba vorto por peĉo/asfalto (smola) kio indikus profesiojn frue aktivajn en Schmölln. En 1127 igis la grafo Bruno konstruon de dua monakejo por la cistercianinoj sur la monteto Pfefferberg. Ĝi translokitis en 1138/40 al Pforta. La daŭre funkcianta Mario-kirko estis inter la jarcentoj 13-a kaj 16-a pilgrimloko maria. La Kirko Nia kara sinjorino surmonta damaĝitis en 1525 fare de kamparanoj ribelemaj; en 1529 la urbanoj devis iĝi protestantaj.

Dum Mezepoko ankaŭ en la nordoriento de la urbo faritis rempararo bone situanta super la Sprotte-valo. En 1847 ja troviĝis dum elfosado samloke muregaj restoj, iloj ostaj kaj feraj, skeletoj homaj. Schmölln ricevis la urborajtojn inter 1324 kaj 1329. Tiutempe la monakejo kaj la bienoj estis posedataj fare de Henriko Reuß de Plauen. Sub la voktoj de Weida, Gera kaj Plauen estiĝis en Schmölln feŭda kastelo, akvokastelo kaj ĉirkaŭfortikaĵo urba. Ĝi parte ankoraŭ ekzistas estante 8 metrojn alta. Ĝi ĉirkaŭas la Nikolao-kirkon, la centran bazarplacon kaj la tutan mezepokan urbon. Ĉar potenco de la voktoj ekmalgravis dum la 14-a jarcento ekposedis inter 1398-1410 kaj definitive en 1419 la Wettinoj la urbon.

Nova epoko[redakti | redakti fonton]

Protestantisma Nikolao-kirko
Trabfakaĵo de ĉe la placo Kirchplatz

Schmölln ŝanĝis sian aparatenecon en la kuro de la jarcentoj plurfoje. Danke al la t.n. Lepsika divido (1485) la urbo iĝsi parato de la Ernestidoj. Heredaĵdivido de 1603 kaŭzis ke Schmölln iĝis parto de la Duklando Saksio-Altenburg. Post ties estinĝo la urbo venis en 1672 al la lando de Saksio-Gotha en 1680 al Saksio-Gotha-Altenburg. Post la novordigo administracia en 1826 la urbo estis sub kontrolo de la nove kreita Duklando Saksio-Altenburg (ĝis 1918). Inter 1918 kaj 1920 Schmölln apartenis al la Liberŝtato Saksio-Altenburg, antaŭ ol tiu ĉi lando kunfandiĝis kun la lando Turingio (ĝis 1952). La urba konsilantaro ekrajtis en 1484 tribunali. Ekde 1698 agadis duka ŝoltiso. Dum la Tridekjara milito la Schmöllanoj devis travivi en 1630/31 kiel ankaŭ en 1632 plurajn transmarŝadojn de svedaj kaj imperiestraj taĉmentoj. La dungosoldatoj marodis por esti bone ekipitaj antaŭ la Batalo de Lützen. Pluse eksplodis tiam pestepidemio en 1633. En la 19.10.1772 estis vera turnopunkto en la historio urba kiam estis fajrego kiu detruis ene de 12 horoj la plej grandan parton de la urbo (228 domoj, ĉ. 70 garbejoj kaj aliaj konstruaĵoj, inter ili estis kaj la urbodomo). Verŝajne estis krimbruligo kies komenciĝo estis en fojnejo ĉe la hodiaŭa Goethe-placo. La strato Brandstraße malsupre de la bazarplaco ĝis hodiaŭ memorigas onin je tiu katastrofo. Ankaŭ la Nikolao-kirko datumanta el la 15-a jarcento damaĝitis plejparte; nur en la sudon spektanta konstruaĵero restis netuŝita. Post la incendio la nuna trihala kirko laŭ malfrugotika stilo kun ŝanĝita turoformo konstruitis.

Progresiga 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la 1813-a jaro Schmölln situis rekte en la almarŝareo de la soldataro batalirontaj al la Batalo de Leipzig. Sekve multaj trupoj devis esti gastigataj en la urbo kaj en ties ĉirkaŭaĵo. Schmölln iĝis pluse lazareta urbo.

Ekonomie plej gravis la tukfaristoj kaj teksistoj tolaĵteksistoj. Tamen bremsis la proksimeco de Altenburg ekfloron rapidan de Schmölln. Ekde 1830 la fabrikado de brosoj gravis. En 1854 iĝis urbestro Otto Heinrich Hase. En 1861 ekis la epoko de schmöllna butonfabrikado fare de la firmaestro Hermann Donath. En 1865 venis konekso de la urbo al la fervojlinio ĝis Gera oriente kaj Gößnitz oriente, kio ebligas transportan perfektan de krudmaterialoj kaj butonoj. Ĉirkaŭ la jaro 1900-a eksportitis ĉ. tri milionoj da butonoj. En la tuta duklando estis Schmölln post 1850 la urbo kiu havis la plej multajn kamentubojn fabrikajn. La floreganta butonfabrikado venigis memkompreneble ankaŭ aliajn metiojn en la urbo: ŝpinejojn, pritraktadon de tekstilaĵoj kaj ledaĵoj, maŝinkonstruadon, kartonfaradon, cigarfaradon. Pluse faritis ludiloj, juvelaĵoj, horloĝ-ujoj kaj fontoplumoj. La nombro enloĝanta kreskis inter 1860 kaj 1900 de 4200 ĝis 10.691. Schmölln iĝis la dua plej granda urbo en la Duklando Saksio-Altenburg. 1500 homoj labaoris en la butonindustrio. Krome kudris virinoj kaj infanoj hejme la butonojn sur kartonojn respektive purigis butonojn. Tial triono de ĉiuj Schmöllanoj deĵoris tiam por la butonumado.

Danke al la prospero ekonomia venis ankaŭ modernaj infrastrukturaĵoj. En 1866 malfermitis la urba gasejo, en 1898 ekuzitis elektrika kurento. En 1900 malfermitis publika hospitalo kun 32 litoj. En 1902 malfermitis nehumanisma supera lernejo (Realschule). En 1906 malfermis la pordojn nova naĝejo kaj en 1912 la katolikoj ricevis propran kirkon sur la monto Lindenberg. En 1893 finfaritis la ekkonilo de la urbo, la Ernst-Agnes-turo sur la monteto Pfefferberg. Ankaŭ la surteriĝo de la aerŝipo "Sachsen" en la 1913-a jaro substrekis la gravecon de la urbo.

Dum la nazia tempo[redakti | redakti fonton]

En la 31.7.1933 instalitis la schmöllano Alwin Engelhardt (1875–1940) kiel pendigisto kaj lia salajro dependis de la frekvento de ekzekutoj. La komunisma rezistadbatalanto Alfred Nitzsche el Schmölln mortis post kvin jaroj da mallliberiĝo en oktobro 1944 en la karcero de Ludwigsburg. Lin memoru la stratro Alfred-Nitzsche-Straße. Dum la Dua mondmilito loĝis en la hotelo "Deutscher Kaiser" (nuntempe: "Reußischer Hof") kaj en la brikfarejo Mehlhorn & Sohn pli ol 300 punlaborantoj. En la 13.4.1945 la urbanoj kapitulaciis antaŭ usonaj soldatoj liberigantaj Turingion. Bedaŭrinde la potenco ceditis en julio 1945 al la Sovetianoj.

Komunisma tempo[redakti | redakti fonton]

En Selka troviĝis kastelo de la Thümmler-dinastio: la posedantojn eksproprietigis la komunistojn post kiam forsenditis la rifuĝintoj loĝantaj en la kastelo ekde 1944. En 1948 oni sekaŭze eksplodigis la kastelon. Restis de la tuto nur kapelo kaj flanka aleto. La administra reformo de 1952 ekskludis la urbon el la lando Turingio kaj igis lin parto de la nove kreita Distrikto Leipzig. Schmölln estiĝis subdistrikta sidejo (Landkreis Schmölln). Dum la Popola insurekcio de 1953 (GDR) ankaŭ multaj Schmöllanoj aktivis. Pro novaj kadroj ŝanĝiĝis la produkciaj strukturoj: el la butonfabrikado naskiĝis plastikprilaboranta industrio. Ĝi iĝis - krom la maŝinkonstruado kaj la ŝufarado - la plej granda komplekso ene de la loka aro da Popolproprietaj entreprenoj.

Pro la alveno da multaj rifuĝintoj postmilitaj la malabundo loĝeja pli kaj pli senteblis. En kadro de loĝejspackrea programo de inter 1952-1968 konstruitis multaj domoj en la nove kreita urbokvartalo "Robert-Koch-Viertel". Pro daŭra neceso pluse venis loĝdomblokareo "Heimstätte" en la sudo de la urbo ekde 1988. Ĝia unua celogrupo estis ministaj familioj de Wismutanoj. En 1990 la urbo iĝis denove turingia. En 1994 ĝi perdis la statuson de distrikta urbo kaj integriĝis en la Distrikton Altenburg. Post la Turniĝo la urbo ĝenerale evoluis pozitive. Urborande estiĝis pluraj metiaj teritorioj, dume la urbocentro kontinue alogas konsum- kaj aĉetemulojn. Novaj firmaoj, ekz. en la sektoro de aŭtomobilera liverado, setlis ĉe Crimmitschauer-strato respektive en Nitzschka. Pozitive por tio estis ankaŭ la nova konekso al la aŭtoŝoseo A4. Ne malmultaj stratoj modernigitis aŭ novfaritis.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ernst-Agnes-turo

Vidindas la centro urba. La granda mezepoka bazarplaco kun urbodomo kaj vido de la urbokirko estas dum la tuta jaro tra viva. Ĉar multaj magazenoj situas tie en multaj restaŭritaj historiaj konstruaĵoj. Multaj trabfakaĵoj pluse troviĝas apud la urbokirko Sankta Nikolao (malfrugotika). Ankaŭ surgrimpeblas partoj de la urbaj muroj. Ekzemplo por la disvolo en la 19-a jarcento estas la butona industrio. En 1863 faritis la unuaj butonoj. Disde la Ernst-Agnes-turo (starigita en 1893 sur la Pfefferberg-monto) oni havas belegan panoramon en la medion kaj sur la iaman butonfabrikon. Sed ankaŭ menciindans en 1997 malfermita regiona kaj butonfabrika muzeo situanta rekte ĉe la idilieca urboparko. Filio muzea troviĝas en alia industriejo malproksima.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Ekde 1999 okazas ĉiujare la bicikla etapo "Rund um Schmölln" en la kadro de la Internacia Turingio-rondciklado virina kaj ankaŭ la konkurso "Jedermann-Rennen".

Publikaj institucioj kaj kleriĝo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas en Schmölln:

  • urba administracio kaj oficejo pri civila stato
  • laboragentejo
  • fajrobrigado honoroficula
  • kliniko
  • regiona kaj butona muzeo
  • plurfunkcia halo "Ostthüringenhalle"
  • urba biblioteko
  • porlernanta libertempcentro SFZ
  • liberaera naĝejo (kun halo) "Tatami"
  • protestantisma komunumo Sankta Nikolao kun kantorejo
  • romkatolika komunumo Senmakula koncipiĝo de Mario
  • novapostola eklezio
  • evangelia libera komunumo (kun speciala porjunularaj agadoj)

Koncerne la (plu)kleriĝon jenas:

  • bazlernejo "Finkenweg"
  • lernejo "Am Eichberg"
  • Roman-Herzog-gimnazio
  • lerneja centro pri metioj kaj tekniko
  • kvin infanvartejoj
  • muziklernejoj
  • filio altpopollerneja

Gravuloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schmölln en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Höhn: Geschichtliche Entwicklung des gewerblichen Lebens der Stadt Schmölln. Schmölln 1892 (interrete).
  • Antje Kuhnt, Wolfgang Bauer: Schmölln. Leben im Sprottetal. Sutton Verlag, Erfurt 2000, ISBN 978-3-89702-262-1.
  • Wolfgang Bauer, Antje Kuhnt: Schmölln. Ein Fotoalbum. Sutton Verlag, Erfurt 2002, ISBN 978-3-89702-431-1.
  • Karin Bauer, Udo Kuhnt: Zeitsprünge Schmölln. Sutton Verlag, Erfurt 2010, ISBN 978-3-86680-661-0.
  • Heimat- und Verschönerungsverein Schmölln e.V.: Schmölln im Wandel der Zeit. Sutton Verlag, Erfurt 2013, ISBN 978-3-95400-306-8.
  • Antje Beyer, Johannes Fabian: Teufel, Mönch und Holzgespenst. Sagenhaftes Altenburger Land. Sutton Verlag, Erfurt 2015, ISBN 978-3-95400-529-1.