Schnabelsburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schnabelsburgo

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 32′ 4″ N, 10° 45′ 57″ O (mapo)51.5344510.765857Koordinatoj: 51° 32′ 4″ N, 10° 45′ 57″ O (mapo)
Schnabelsburgo (Turingio)
Schnabelsburgo (Turingio)
DEC
Schnabelsburgo
Schnabelsburgo
Situo de Schnabelsburgo
Schnabelsburgo (Germanio)
Schnabelsburgo (Germanio)
DEC
Schnabelsburgo
Schnabelsburgo
Situo de Schnabelsburgo
Map
vdr

La burgo Schnabelsburg (aliaj germanaj nomoj: Snabilsburg, Snabiburg, Snabiborg) estas pereinta spronburgo apud Nordhausen-Salza en Germanujo. Starigite ekde 1366 fare de la Hohnstein-grafoj sur malalta je Kohnstein-monto antaŭensaltanta montonazo ĝi detruitis jam en 1368. Kiam oni konstruis surloke gastejon la restaĵoj burgaj, kiuj atestis la relativan malgrandecon de la komplekso, forigitis komplete.

Historio[redakti | redakti fonton]

Por firmigi la grafajn posedaĵon decidis en 1362 la hohnstein-aj grafidoj Heinrich en Neustadt, Dietrich en Heringen, Bernhard en Klettenberg kaj Ulrich ĉe Kohnstein starigi sur la eosta bekorando de Kohnstein bene fortifikendan burgon kontraŭ la libera regna urbo Nordhausen.[1] Komisiinto estis la hohnstein-a grafo Ulrich sekve la burgo ricevis la alternativan nomon Ulrichsburg. Estante tre eta sed bone videbla la burgo duetaĝa staris sur alteco de 230 metroj. La murojn ono faris ol la anhidritaĵoj de Kohnstein mem.

En la teretaĝo troviĝis la dormejoj por 24 varletoj dume Ulrich kaj la familianoj loĝis en la du aliaj supraj etaĝoj. La unua vokto burga, la nedziĝinta kavaliro Wieprecht, loĝis en al unua kaj la dua etaĝoj de la gipsa turo. Kele troviĝis prizono. La situo burga estis strategie bonega: de supre oni ja povis rigardi la malnovajn komercan kaj armean stratojn, la Zorge-ebenaĵon kun la fonto de la rivero Salza (Helme) ĝis Nordhausen mem kun la vilaĝoj Salza kaj Nordhausen-Krimderode.

Pacon inter la burganoj kaj la urbo peris la turingiaj landgrafoj kaj pagis la nordhausanoj al la sinjoroj de Hohnstein grandan sumon da arĝento. Ili rekompence retiriĝis disde Schnabelsburg kaj komisiis la landgrafojn pri detruo. Fakte temas pri burgo kiu havas nur dujaran ekziston.

Gastejo[redakti | redakti fonton]

La gastejo rekte sur la burgmuraro en 1873 konstruite devis fermiĝi post la konstruo de Koncentrejo Mittelbau-Dora. Inter 1945 kaj 1947 kelkaj forpelitaj eostgermanoj ekloĝis en la komplekso, kiu eksproprietigitis. En 1948 la gastejestro Max Eiteljörge kun la edzino Anni akiris ĝin ĝis kiam en 1953/54 mallongan tempon laboris tie Mia Seeber. En aprilo 1955 la transportisto Paul Kuhnhold ekposedantis kaj poste, ekde 1959, la frato Gerhard. La enarbara knajpego finfine fermitis en 1960 fare de la aŭtoritatoj ŝtataj, tamen enloĝis ĝin ĝis 1964 la Kuhnhold-oj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Troviĝis la burgo sur suda ero de Kohnstein respektive sur eta 230 metrojn alta montosprono. La burgo ekzakte estas en Obersalza, parto de Salza. Sekurigitis la malgranda komplekso kontraŭ tiu sprono per foso kun antaŭenigita muraro. Dum moderna epoko, en 1873, la burgo surkonstruitis per ekskursgastejokaj nur tre malgranda restaĵoj de la burgo (terasero, murarero) restis videblaj.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. 2. erweiterte und überarbeitete Auflage. Jenzig-Verlag, Jena 2003, ISBN 3-910141-56-0, p. 256.
  • Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen – 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten. 1. Auflage. Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 190.
  • Josef Tauchmann: Die Schnabelsburg am Kohnstein im Wandel der Jahrhunderte. In: Beiträge zur Heimatkunde aus Stadt und Kreis Nordhausen (Heft 20/1995).
  • Fritz Tanne, Vincent Eisfeld (eld.): Der Tod des Grafen von Hohnstein. Oder: die Zerstörung der Schnabelsburg bei Nordhausen (= Nordhäuser Romane ; 1). Berlin: epubli, 2019. ISBN 978-3746783000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. August Liesegang: Kohnsteinbuch, p. 3 fss.
  2. Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen – 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten, S. 190