Schott AG
Schott AG | ||
---|---|---|
negoco vd | ||
Dum | 1884 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Aktiengesellschaft | |
Fondintoj | Otto Schott vd | |
Sidejo | Majenco | |
Lando | Germanio | |
Posedata de | Carl-Zeiss-Stiftung vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Schott AG estas entrepreno el Germanio kiu produktas varojn el vitro. Pri ĝi dependas la Muzeo pri vitro (germane: Glasmuseum, Schott-Villa) kiu troviĝas en Jena, Otto-Schott-Straße nr 13.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]SCHOTT estas nuntempe internacia teknologia konzerno kun sidejo en Mainz. Ĝia lulilo estis la ateliero Glastechnisches Laboratorium, la posta Jenaer Glaswerk, kiun fondis Otto Schott en la jaro 1884-a en Jena. Ekde aŭtuno 2000 troviĝas en la plej malnova konstruaĵo de sur la entreprena areo (Tonhafenstube) moderna muzeo.
Kolektoj
[redakti | redakti fonton]Oni rakontas atentokaptantan historion produktan kaj teknologian: la teknikistoj de la entrepreno ŝajne ĉiam bone primajstris la novajn defiojn.Specialaj aŭdaj gvidiloj ebligas individuajn vojaĝojn tra la Schott-historio, disde la komencoj ĝis la estontaj planoj.
La apuda monumentprotektika konstruaĵo Schott-vilao publike alireblas ekde 2001. En tiu en 1890 starigita konstruaĵo prezentatas ankaŭ la vivo de Otto Schott. La ekspozicio forkondukas onin al la lerno de la interesa firmao-historio, kiun karakterizas ankaŭ dividoj, reŭnuiĝoj, internaciiĝo kiel pinta entrepreno.
Nedaŭraj ekspozicioj dediĉas sin al temoj koncernantaj la familion respektive la entreprenon: ekz. firmaohistorio, artaĵoj en la tradicio de la kolektointeresoj de Otto Schott, vitro-prilaborado ĝenerale.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 106