Schumacher College

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Schumacher college - kolegio Schumacher - estas fondita en 1991 en Dartington (Devon), en Britio de Satish Kumar, John Lane, kaj aliaj. Ĝi estas nomita honore al la ekonomikisto kaj gxardenisto Ernst Friedrich Schumacher. Temas pri internacia centro por studado de ekologio en la kampo de daŭripova disvolviĝo pere de edukaj holismaj kursoj.

Inter lekciistoj estas interalie kreinto de la movado Transition Towns Rob Hopkins, Fritjof Capra, Brian Goodwin, James Lovelock, Vandana Shiva, Stanislav Grof, Lynn Margulis, Rupert Sheldrake kaj multaj aliaj.

Kunlabore kun University of Plymouth Schumacher College ofertas la gradon Master of Science en Holistic Science (Holisma Scienco), Master of Arts en Economics for Transition (Ekonomio por Ŝanĝiĝoj) kaj MSc en Sustainable Horticulture and Food Production (Daŭripova disvolviĝo de Ĝardenado kaj Nutrado-Produkto), kune kun jara programo de la unu-, du- kaj trisemajnaj kursoj. De 2013/2014 planata estas la kvara studdirekto Ecological Design (Ekologia Projektado) kaj kurso de profesia daŭripova ĝardenad-disvolviĝo Dartington Certificate in Sustainable Horticulture.

La altlernejo ofertas vegetaranajn manĝojn. Sur ties bazo aperis la libro Gaia's Kitchen: Vegetarian Recipes for Family and Community from Schumacher College de Julia Ponsonby, plurjara kuirestrino de la kolegio, profesie antropologo kaj filozofino, kiu estis premiita per Gourmand World Cookbook Award pro la plej bona vegetara kuirlibro en 2001.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]