Walkringen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schwändi (Walkringen))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Walkringen (stacidomo).
Walkringen
Blazono de Walkringen
Vintra pejzaĝo - rigardo de la Hotelo Rüttihubelbad al la Marĉo de Walkringen kaj la Bernaj Alpoj
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 56′ 49″ N 7° 37′ 12″ O / 46.94694 °N, 7.62000 °O / 46.94694; 7.62000 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 49″ N 7° 37′ 12″ O / 46.94694 °N, 7.62000 °O / 46.94694; 7.62000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1847
Areo 17,2 km²
Alteco 708 m super marnivelo
Poŝtkodo 3512
Komunumkodo 0626
Mapo de Walkringen
vdr

Walkringen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1847 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Walkringen situas proksimume 13 kilometrojn sudoriente de la federacia urbo Berno en la monteta kamparo inter la Emme-Valo kaj la Aro-Valo. En la sudo de la komunumo etendiĝas la Marĉo de Walkringen, kiu ankoraŭ ĝis en mezepoko estis lago, kiu intertempe landiĝis. Ĝin trafluas kaj senakvigas la rivereto Biglenbach, kiu alfluas al Emme. Al la komunumo apartenas krom la ĉefa vilaĝo Walkringen ankaŭ la vilaĝoj kaj setlejoj Bigenthal (sur alteco de 669 m s.m.), Wikartswil (sur alteco de 772 m s.m.), Rüttihubelbad (sur alteco de 735 m s.m.), Niderwil (sur alteco de 727 m s.m.), Metzgerhüsi (sur alteco de 699 m s.m.) kaj Schwändi (sur alteco de 848 m s.m.).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 229 de Burgdorf al Thun. La komunumo disponas en Walkringen kaj Bigenthal pri stacidomoj ĉe la fervojlinio de Thun al Hasle-Rüegsau. Poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Walkringen pasas tra Rüttihubelbad al Worb.

Rüttihubelbad[redakti | redakti fonton]

En Rüttihubelbad la antropozofoj posedas centron, kie troviĝas hotelo, restoracio, maljunulejo, laborejo por handikapitaj homoj kaj kulturcentro kun koncerthalo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Walkringen datiĝas el la jaro 1220 kiel Walchenringin. Dum mezepoko la suvereneco pri Walkringen apartenis al la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1406 la Kiburgoj cedis la regadon al la urbo Berno. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]