Schwarza (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schwarza (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 53 km
Fluo
Geografio
Landoj Germanio
Regionoj Turingio
vdr
Enfluo de la rivero en Bad Blankenburg.

La rivero Schwarza estas maldekstra alfluanto de Saale en Turingio kun longo de 53 km. Portas la nomon de la valo kiun trafluas Schwarza la fervojlinio Schwarzatalbahn inter Rottenbach kaj Katzhütte.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Ĝia fonto estas en la Turingia Arbaro, proksime de Neuhaus am Rennweg. Ĝi fluas en la Saale en Rudolstadt. Aliaj urboj sur la Schwarza estas Schwarzburg kaj Bad Blankenburg.

Ĝi havas 50 alfluantojn, el kiuj plej grandas Lichte, Sorbitz, Werre kaj Rinne. Ĝia nomo, kun la signifo nigra rivero, venas de ĝia malhela koloro en ĝia supra kurso kaj la densa arbaro, kiuj origine ombris la mallarĝan valon. Tia etoso iomete perdiĝis post la konstruo de trakondukanta ŝoseo.

La Schwarza-valo (germane: Schwarzatal) estas paralela al la akso de la Schwarzburg-montoselo disiganta la Turingian Arbaron nordorienten, de la Turingia Altebenaĵo sudorienten. [1] Tiu montoselo kreitis per la kolizio inter Laurentia kaj Gondvano antaŭ proksimume 350 milionoj da jaroj. Ĝia roko estas metamorfa, kun kerno de ordovcio kaj plejparte el kvarcito. La rivero estas geologie nekutima pro la granda kvanto da eroziaj vorticoj (germane: Kolk) en sia pli malalta kurso.

Oro[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu rivero estas la plej riĉa je oro en Germanio, kaj ĝia valo estis konata por siaj demetaĵoj de lavfiltra oro ekde la 12-a jarcento. En 1442, la rajtoj al la ortrovejoj de la Schwarza valo estis konceditaj al la grafoj de Kastelo Schwarzburg. Amatoraj ministoj daŭre trovas orbulojn en la Schwarza ankoraŭ de tempo al tempo en niaj tagoj!

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp la figuron 2.5 en la 2-a ĉapitro de Stefan Senitz, Untersuchung kurzperiodischer Schwankungen des Grundwasserspiegels, Universität Jena.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Horst H. Müller (eld.): Reisehandbuch Thüringer Wald und Randgebiete, Tourist Verlag, Berlin und Leipzig 1977, ISBN 3-350-00263-3, p. 800.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]