Schwarzburga kirko (Neustadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Memorkirko schwarzenburga de Neustadt, pereinta konstruaĵo

MemorkirkoSchwarzburga kirko (germane GedächtniskircheSchwarzburger Kirche) estis protestantisma kirko en Neustadt am Rennsteig/Germanujo. Ĝi ekzistis inter 1877 kaj novembro 2016 kiam ĝi malkonstruitis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Apsido

La Schwarzburga kirko faritis speciale por la fideluloj apartentantaj al la kvartalo estinta sub la regado de la Princlando Schwarzburg-Sondershausen kaj konsekro estis post 22 jaroj da konstruo. Post 1945 ĝi plejfoje uzitis kiel funebra halo. Estis planoj vendi la malkirkigitan konstruaĵon ekde 2005 sed neniu interesis prie. La benkojn finfine vendis la komunumo, la orgenon ĝi donis al la komunumo en Oschersleben. La subtegmenteje deponita sonorilo starigitis en la Preĝejo Sankta Miĥaelo (Neustadt).

Malkonstruo okazis en novembro 2016; pli ol la duonon de la kostoj pagis la eklezio mem.[1]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La ardeze ĉirkaŭinta ligna kirko havis la formon de halokirko kun simpla tendotegmento. Ĝi enhavis ankaŭ unuetaĝan galerion triflanke. La elegante svelta, reenigita turo, kiu en 2002 malpligrandiĝis, havis okangulan spajron kun butono kaj ventoflago. Iam estis tie ankaŭ horloĝo; ĝis la 1960-aj jaroj la sonoriloj troviĝis en apuda sonorilejo. La ĉe la longaj partoj enmetitaj vitralegoj novgotikaj separitis post la Dua mondmilito horizontale, per kio estiĝis la kvadrataj fenestraj truoj malsupraj. La duonronda apsido ankaŭ havis grandan novgotikan fenestron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ende einer Kirche besiegelt. Schwarzburger Kirche in Neustadt wird ab 14. November abgerissen – Alle Bemühungen zum Verkauf des Gebäudes waren gescheitert. Thüringische Landeszeitung, 8.11.2016
50.58583310.937139