Nigra Elster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schwarze Elster)
Nigra Elster
la rivero ĉe Bad Liebenwerda
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio (federaciaj landoj Saksio, Brandenburgio kaj Saksio-Anhalto)
Longeco 188 km
Fluo
Fonto ĉe Kindisch (Saksio)
- Alteco super marnivelo 317 m[1]
- Koordinatoj 51° 10′ 37″ N, 14° 7′ 44″ O (mapo)51.17694444444414.128888888889
Enfluejo ĉe Elster en la riveron Elbo
- Alteco 69 m[1]
- Koordinatoj 51° 48′ 58″ N, 12° 49′ 57″ O (mapo)51.81611111111112.8325
Altecodiferenco 248 m
Geografio
Trairataj urboj Hoyerswerda kaj Senftenberg
Alfluantoj
- Dekstraj Hoyerswerdaer Schwarzwasser, Kleine Elster, Schweinitzer Fließ
- Maldekstraj Pulsnitz, Große Röder
Map
Nigra Elster
vdr

La rivero Nigra Elster (germane Schwarze Elster, suprasorabe Čorny Halštrow) estas rivero en Germanio. Ĝi longas 188 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 32-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Hoyerswerda kaj Senftenberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie la rivero estis la okcidenta limo de la regiono Luzacio. En la 11-a jarcento ĝi dumtempe estis la limo inter germanlingvaj regnoj okcidente kaj slavlingvaj oriente.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La germania oficejo pri mediprotekto (Umweltbundesamt) taksas la riveran akvon severe malpurigita kaj pledas forte peni pri renaturigo de la rivera vojo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La rivera nomo cetere tute ne havas rilaton al la germana nomo Elster por la birdo pigo, sed havas slavan originon („alstrawa“= la rapidanta). Kun la rivero Blanka Elster, kiu ĉe la urbo Halle fluas en la riveron Saale, la rivero ne havas geografian konekton. La samnomaj riveroj ricevis la aldonajn adjektivojn por simpla diferencigo.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Messung anhand Topografischer Karte 1:25.000