Schwarzenberg LU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schwarzenberg
Blazono de Schwarzenberg
Schwarzenberg vidita el la Pilato-Aertelfero
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 0′ 52″ N 8° 10′ 25″ O / 47.01444 °N, 8.17361 °O / 47.01444; 8.17361 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 52″ N 8° 10′ 25″ O / 47.01444 °N, 8.17361 °O / 47.01444; 8.17361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1625
Areo 39,31 km²
Alteco 823 m super marnivelo
Poŝtkodo 6103
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schwarzenberg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Schwarzenberg estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1625 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schwarzenberg situas nordokcidente de la monto Pilato. Krom la ĉefvilaĝo Schwarzenberg al ĝi apartenas ankaŭ la vilaĝo Eigenthal, kiu siutas en la supra parto de la valo de la rivero Rümlig, kiu trafluas la tutan komunumo kaj poste formas la limon inter Malters kaj Werthenstein por fine alflui al Eta Emme.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 39,31 km², de kiuj 53,8% estas kovritaj de arbaro, 36,7% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schwarzenberg limas en nordo al Malters, en oriento al Kriens, en sudoriento al Hergiswil (NW), en sudo al Alpnach (OW), en sudokcidento al Entlebuch, kaj en okcidento al Werthenstein.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Schwarzenberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo Schwarzenberg estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Malters tra Schwarzenberg al Liefelen, somere tiu linio ankaŭ pludaŭras ĝis Eigenthal. La vilaĝon Eigenthal oni povas atingi per la poŝtaŭtolinio de Lucerno tra Kriens ĝis Eigenthal.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas en Emmenbrücke en distanco de 14 km nordoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa komunumo Schwarzenberg estis fondita la 12-an de septembro 1845. Ĝis tiam ĝi estis parto de la komunumo Malters, kun kiu ĝi havas komunan historian.

En la jaro 1291 la Habsburgoj akiris la kontrolon pri Malters. Post la habsburga malvenko dum la Batalo de Sempach la 9-an de julio 1386 la vilaĝo venis sub lucerna influo kaj en la jaro 1477 la urbo Lucerno akiris la lokon. Inter 1481 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Malters formis kune kun Littau kamparvoktejon. Ek de 1803 Malters apartenas al la distrikto Lucerno. De la 30-a ĝis 31-a de marto 1845 apud Malters okazis batalo inter la laŭorda lucerna armeo kaj libermilitistaranoj, kiuj fuĝis post malsukcesa atakto de la urbo Lucerno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]