Schwedentrunk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wasserfolter. Lignogravuro de 1556

La Schwedentrunk (esperante «sveda trinkaĵo») estis ofte uzata torturmetodo dum la Tridekjara Milito (1618-1648). Oni ŝutis per sitelo aŭ funelo akvon aŭ sterkakvon rekte en la buŝon de la viktimoj. Pro la sterkakvo la ventro de la viktimo ŝveliĝis kaj la acideco de la sterkakvo detruis la mukozon de la stomako. La vera torturo tamen estis, ke la torturistoj per tabuloj kunpremis la ventron aŭ saltis kaj piedbatis sur ĝi.

Marodantoj tiel provis ĉantaĝi valoraĵojn, nutraĵon aŭ similojn de la loĝantoj, plej ofte kamparanoj. La invento venis onidire de solduloj de la sveda armeo, tial la nomo. Tamen la metodon uzis ankaŭ multaj armeoj de aliaj landoj.

Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen priskribis la metodon en sia samtempa germana romano «Der abenteuerliche Simplicissimus» (esperantlingve: «La aventurema Simplicisimo») tiel: Den Knecht legten sie gebunden auf die Erd, stecketen ihm ein Sperrholz ins Maul, und schütteten ihm einen Melkkübel voll garstig Mistlachenwasser in Leib, das nenneten sie ein Schwedischen Trunk. Esperante: «Ili kuŝigis la ligitan serviston sur la teron, metis tavollignon en lian buŝaĉon, kaj ŝutis plenan kuvon da sterkakvo en lian korpon; tion ĉi ili nomis svedan trinkaĵon.»

Noto[redakti | redakti fonton]

Schwedentrunk estas ankaŭ nomo de germana muzikgrupo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]