Schöftland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Schöftland (stacidomo) kaj Schöftland Nordweg (stacidomo).
Schöftland
Blazono de Schöftland
Blazono de Schöftland
Blazono de Schöftland
Preĝejo de Schöftland
Preĝejo de Schöftland
Preĝejo de Schöftland
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 18′ 20″ N 8° 3′ 10″ O / 47.30556 °N, 8.05278 °O / 47.30556; 8.05278 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 20″ N 8° 3′ 10″ O / 47.30556 °N, 8.05278 °O / 47.30556; 8.05278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3610
Areo 6,28 km²
Alteco 461 m super marnivelo
Poŝtkodo 5040
Komunumkodo 4144
Mapo de Schöftland
Mapo de Schöftland
Situa mapo de la komunumo Schöftland
vdr

Schöftland estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3610 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lerneja domo en Schöftland

Schöftland situas en la valo de la rivero Suro proksimume 12 kilometrojn sude de la kantona ĉefurbo Araŭo. La rivereto Ruederche alfluas en Schöftland al Suro.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,28 km², de kiuj 2,48 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,49 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 648 m s.m. sur la monteto Gschneit la plej malalta punkto sur alteco de 443 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Suro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schöftland limas en nordo al Hirschthal, en oriento al Unterkulm, en sudoriento al Schlossrued, en sudo al Staffelbach, sudokcidento al Uerkheim, kaj en nordokcidento al Holziken.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Turisma informtabulo en la centro de Schöftland

En Schöftland situas la finhaltejo de la trama etŝpurfervojo Suhrentalbahn (Suroval-Fervojo), kiu konektas la komunumon kun Araŭo. Schöftland estas la elipunkto de du poŝtaŭtolinioj al Schmiedrued kaj al Sursee kaj de buslinio al Zofingo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 24 de Araŭo al Sursee. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Okcidento norde en distanco de proksimume 10 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Schöftland datiĝas de la 15-a de julio 1220 kiel Schofftelang. La Senjorujo Schöftland, kies mastroj estis la Senjoroj de Liebegg, dum la 13-a jarcento estis havaĵo de la Baronoj de Arburgo kaj post tiels formortoj estis heredita de la Senjoroj de Rüssegg, kiuj ĝin vendis en la jaro 1467 al la urbo Berno. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis vira feŭdo de la urbo Berno interne de la Voktejo Lencburgo. [1][2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]