Scienca Pikniko
Scienca Pikniko – la plej granda en Eŭropo subĉiela aranĝo populariganta sciencon, organizata de la Pola Radio kaj la Centro de Scienco Koperniko kaj okaziĝanta ĉiujare en Varsovio ekde 1997. Sciencaj kaj didaktikaj institucioj el Pollando kaj eksterlando prezentas ĉi tie siajn atingojn malkaŝante kulisojn de sia ĉiutaga laboro. Ili prezentas la sciencon utiligante eksperimentojn, montradon kaj ofte ankaŭ interaktivajn eksponaĵojn. En 2005 la Scienca Pikniko estis distingita de Eŭropa Komisiono kiel unu el 10 modelaj eŭropaj projektoj el la kampo „Scienco kaj socio”. Laŭ la pola modelo estis organizitaj similaj Sciencaj Piknikoj en Kartvelio kaj Kroatio.
Enhavo
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua Scienca Pikniko (de la Pola Radio BIS) okazis la 14-an de junio 1997 sur Rynek Nowego Miasta (Novurba Foirejo) kaj Podzamcze (Apudkastelejo). Partoprenis ĝin 17 varsoviaj institucioj, kiuj en 13 tendoj prezentis eksperimentadon kun montrado pri fiziko, arkeologio kaj medicino. Frekventis ĝin pli ol 3000 partoprenantoj, kion la scienca medio konsideris sukceso. La 14-a Scienca Pikniko okazis junie 2010 en la Parko al Marŝalo Edward Rydz-Śmigły en la kvartalo Powiśle (Postvistulejo). Nuntempe, ekde 2013, la Piknikoj okazas en Nacia Stadiono en Varsovio.
Dum laŭvicaj jaroj nombro de organizantoj kaj vizitantoj rapide kreskis. En 2006 alvenis ĉ. 150 mil de interesitoj. Partoprenis ĝin 200 institucioj. Okazis kelkcento da eksperimentoj kaj montroj. De 2005 estas invitata speciala gasto, kiu estis Germanio, en 2006 – Francio, en 2007 – Eŭropa Unio. Ekde 2001 ĉiu Pikniko havas sian gvidtemon. De 2008 Scienca Pikniko estas aranĝata komune de la Pola Radio kaj la Centro de Scienco Koperniko. En 2011 oni povis admiri roboton ASIMO.
Gvidaj temoj de Sciencaj Piknikoj[redakti | redakti fonton]
- 2001 Per kio surprizos nin la mondo?
- 2002 Kion la scienco donas al arto
- 2003 DNA (deoksiribonuklea acido) – via vivo
- 2004 Scienco sen limoj
- 2005 Fiziko suronde
- 2006 La mondo post 10 jaroj. Provu antaŭdiri la estonton.
- 2007 Matematiko kaj ni
- 2008 Lernu la lingvon de scienco
- 2009 La scienco inter steloj
- 2010 La Granda Mikromondo
- 2011 Libereco
- 2012 Energio
- 2013 Vivo
- 2014 Tempo
- 2015 Lumo[1]
- 2016 Sano[2]
- 2017 Tero
- 2018 Movo
- 2019 Ni kaj maŝinoj
Iniciatintoj[redakti | redakti fonton]
Profesoro Łukasz Turski, Centro de Teoria Fiziko de Pola Scienca Akademio
Robert Firmhofer, Pola Radio (de 2006 direktoro de la Centro de Scienco Koperniko)
Krystyna Kępska-Michalska, Pola Radio
En 1998 ili estis distingitaj de la premio je la nomo al Prof. Hugo Steinhaus. La Scienca Pikniko estis inspiro al multaj iniciatoj popularigantaj sciencon, i.a. al kreo en Varsovio de la Scienc-Centro Koperniko.
Partoprenantaj institucioj[redakti | redakti fonton]
En Sciencaj Piknikoj ĉiujare partoprenas ĉ. 250 institucioj: altlernejoj, esploraj institutoj, muzeoj kaj kulturaj institucioj, fondaĵoj ligitaj kun scienco, sciencaj rondoj, ktp. Ili venas de la tuta Pollando kaj de eksterlando: Britujo, Bulgario, Ĉinio, Ĉeĥio, Danio, Egiptio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hungario, Irlando, Italio, Libano, Litovio, Maroko, Meksiko, Portugalio, Slovakio, Slovenio, Svislando, Usono.
En 2009 okaze de Internacia Jaro de Astronomio Esperanto-Klubo ĉe la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko prezentis ekspozicion: "Orientaj simboloj de kosmo", bazitan sur Vikipedio fare de Krzysztof Śliwiński kaj muzeaj eksponaĵoj, kiu poste migris al internaciaj E-aranĝoj en Litovio kaj Ĉinio. De la lastaj jaroj inter partoprenantoj estas ankaŭ varsovia filio de Pola Esperanto-Asocio.
Dum la Pikniko estas reprezentataj diversaj sciencaj branĉoj: ekzaktaj, sociaj, humanismaj kaj natursciencaj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Scienca Pikniko (pole kaj angle)
- Filmo pri 2015 Scienca Pikniko