Science

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Science (angle por scienco) estas la fakgazeto de AAS (American Association for the Advancement of Science, amerika asocio por antaŭenigo de scienco) kaj oni konsideras ĝin la plej gravan sciencan gazeton en la mondo. Ĝi estas publikigita ĉiusemajne kaj havas ĉirkaŭ 130.000 abonantojn. Ĉar multaj el tiuj abonantoj estas universitatoj kaj ekzistas ankaŭ interreta eldono, oni taksas la tutan nombron de legantoj je ĉirkaŭ 1 miliono.

Eksteraj ligiloj

greke angle Science-ttt-ejo greke angle Eldonejo de la interreta eldonaĵo (270.1995 - 273.1996, Summaries aŭ Abstracts; 274.1997, tuta teksto) greke angle Aggregator (1997 - tuta teksto)